Armilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 90:
 
El pli ol 350 000 milionoj de usonaj dolaroj kiujn la landoj de [[Latinameriko]] ŝuldas al la [[banko]]j de Okcidento, preskaŭ 90 000 milinoj estas elspezataj en armilaj kostoj. La armilaj elspezoj de la landoj de [[Centrameriko]] kiuj estis en milito pliiĝis 50 % inter 1979 kaj 1983. Spite la ekonomian situacion en kiu troviĝas kelkaj landoj, kies inflacio estas altega, la imposta kvanto kiun ĉiu persono devas pagi ĉiujare por elteni la armeon rezultas ege grava: En [[Argentino]], la 3,5% de ties [[MEP]]; en [[Ĉilio]], la 3,5% de ties MEP; en [[Meksiko]], la 2,5% de ties [[MEP]]; en [[Brazilo]], la 3,4% de ties [[MEP]]. Kiel escepto al la regulo, en la aktualo [[Venezuelo]] kaj [[Ĉilio]], spite ties malgrandan elspezon en defendo, estas la plej grandaj aĉetantoj de armilaro en la regiono subkontinenta [[Sudameriko|sudamerika]].
 
==Kritikaro==
Laŭlonge de la jaroj, diversaj asocioj de diversaj medioj insistis por la nuligo de la armiloj, argumentante ke ili spronas al la [[violento]] en la [[socio]]j. En multaj landoj oni akceptis tiun tipon de proponoj kaj oni venis eĉ al la realigo de planoj de [[senarmiligo]]. Kelkaj konfliktoj, kiel la [[Milito de Vjetnamio]], helpis al la konstruado en la publika opinio de kritikan sintenon rilate al la militaj intervenoj de la koncernaj registarol. La [[pacismo]], aperinta parte kiel reago al ia usona [[Imperiismo|imperiisma]] doktrino, intencas proponi alian paradigmon de internaciaj rilatoj.
 
== Specoj de armoj ==