Apopleksio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
As eo (diskuto | kontribuoj)
→‎Cerba bildigo: , movigebla apopleksi-stacio, tabeloj por kalkuli la riskon de nova apopleksio
As eo (diskuto | kontribuoj)
aldonita: post-akuta terapio, literaturo
Linio 197:
=== Apopleksi-ambulanco ===
[[File:Stroke Einsatzmobil Berliner Feuerwehr.jpg|thumb|Stroke Einsatzmobil STEMO sub la respondeco de la Berlina fajrobrigado]]Ĉar tempo tre gravas por la rezulto de aplopleksioterapio, Germanio kiel unua lando mondskale enkondukis specialan apopleksi-ambulancon en 2010 (germane: STEMO Stroke-Einsatz-Mobil, angle: MSU mobile stroke unit).<ref>http://www.berliner-feuerwehr.de/technik/fahrzeuge/rettungsdienstfahrzeuge/stroke-einsatz-mobil/</ref> Ĝi estas ambulancaŭtomobilo iom pli granda ol normale; en ĝi troviĝas komputila tomografo, kaj la kuracisto laboranta estas neŭrologo aŭ havas ekranan kontakton al neŭrologo en iu el la grandaj hospitaloj. Tiel la anamnezo, klinika ekzamenado kaj bildigo povas okazi suraŭtomobile, dum la transporto. Per la apopleksi-ambulanco oni intencas ankoraŭ minimumigi la tempon inter la alvoko ĝis kiam la paciento povas ricevi la akutan terapion. Oni provis ĝin en la ĉefurbo Berlino, kaj ĝi estas tiom sukcesa, ke malgraŭ la altaj kostoj oni decidis aĉeti pluajn du de tiuj apopleksi-ambulancoj. 2015 oni ekprovis similan koncepton en Hustono, Teksaso, Usono.<ref>Parker SA, Bowry R, Wu TC, Noser EA, Jackson K, Richardson L, Persse D and Grotta JC (2015) ''Establishing the First Mobile Stroke Unit in the United States.'' Stroke. https://doi.org/10.1161/STROKEAHA.114.007993, <nowiki>http://stroke.ahajournals.org/content/early/2015/03/17/STROKEAHA.114.007993</nowiki></ref>
 
== Post-akuta terapio ==
Dum la akuta terapio de apopleksio intencas minimumigi la damaĝon al la cerba histo, kiu estus kaŭzita de la aktuala apopleksio, la celo de la post-akuta terapio estas eviti pliajn apopleksiojn. La post-akuta terapio komenciĝas la duan tagon de la hospitala restado kaj daŭras dumvive. Ĝi koncentriĝas pri la reduktado de la riskfaktoroj.
 
Kontraŭ cerba iskemio, se neniu konkreta kaŭzo estas trovita, momente oni rekomendas acetilsalikatan acidon (aspirino) 100 mg/tago kombinita kun statino kaj inhibilo de angiotenzinon-konverta enzimo. Se kaŭzoj estas trovitaj, ekzistas detalaj rekomendoj de la diversa landaj asocioj pri apopleksio. Laŭbezone, oni devas agordi sangopremon kaj diabeton. La paciento devas ĉesigi fumadon.
 
Kontraŭ cerba hemoragio, plej gravas teni malaltan la sangopremon. Rekomendita estas premo inter 120 kaj 140 mmHg. Konduto plialtiganta la riskon estas ĉesigenda (uzo de drogoj, alkoholo, tabako ktp.).
 
== Rehabilito kaj prognozo ==
Linio 282 ⟶ 289:
|1
|}
La kvoto de homoj kun denova apopleksio dum du jaroj estas 10% inter tiuj kun 0-3 poentoj, 19% inter tiuj kun 4-7 poentoj kaj 31% inter tiuj kun 8-15 poentoj. Nesurprizige la riskfaktoroj kalkulitaj en SPI-II estas pli-malpli la samaj kiel la riskfaktoroj por cerbaj iskemioj entute. Tio montras tamen la gravecogravecon, trovi la personajn riskfaktoroj de ĉiu paciento dum restado en hospitalo, por laŭeble plej strikte kontraŭefiki ilin.
 
Rilate cerbajn hemoragiojn, la risko de rea hemoragio estas malpli facile kalkulebla, ĉar multe dependas de la speco de hemoragio (encerba aŭ subaraknoida) kaj de la loko, kie ĝi okazis (infratentoria aŭ supratentoria).
Linio 288 ⟶ 295:
==Vidu ankaŭ==
* [[Kora misritmo]]
<br />
{{Medicinaj temoj}}
 
== Literaturo ==
{{havenda artikolo|Apopleksio}}
Bedaŭrinde aktuala literaturo esperantlingva malmultas. Jen listo de utilaj legaĵoj en naciaj lingvoj:
 
=== Gvidlinioj ===
Gvidlinioj de la Eŭropa Organizaĵo pri Apopleksioj (European Stroke Organisation, ESO) el 2008 (jam ne plu tiom akutala, sed multlingve): http://eso-stroke.org/eso-guideline-directory/
 
Gvidlinioj de la Germana Asocio pri Neŭrologio (Deutsche Gesellschaft für Neurologie, DGN), germane: https://www.dgn.org/leitlinien/inhalte-nach-kapiteln
 
Gvidlinioj de la Amerikana Asocio pri la Koro (American Heart Asociation, AHA), angle: http://professional.heart.org/professional/GuidelinesStatements/searchresults.jsp?q=&y=&chosen-search-y=&t=1084
 
=== Libroj ===
Caplan LR (2016) ''Caplan's Stroke: A clinical approach.'' Cambrige University Press: Cambridge, 684 p. (angle)
 
Gill SK, Brown MM, Robertson F, Losseff N (2015) ''Stroke Medicine: Case Studies from Queen Square''. Springer: Novjorko, 288 p. (angle)
 
Hacke W. (2015) ''Neurologie''. Springer: Novjorko, 1039 p. (germane)
 
Hufschmidt A, Lücking CH, Rauer S (2013) ''Neurologie compact. Für Klinik und Praxis''. Thieme: Stuttgart/Novjorko, 949 p. (germane)
 
Seidel G & Jauß M (2017) ''Stroke XXS pocket''. Börm Bruckmeier Verlag: Grünwald, 164 p. (germane)
 
== Referencoj ==
 
<references />
{{Medicinaj temoj}}
 
{{havenda artikolo|Apopleksio}}
[[Kategorio:Cerbovaskulaj malsanoj]]