Junulara E-Semajno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Statistiko de partoprenantoj: Komenco de enmeto 2016/17
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Linio 29:
Kvankam oni povis konstati, ke la ekzisto de du paralelaj novjaraj renkontiĝoj en Eŭropo - unu en la okcidenta kaj unu en la orienta partoj - havis pozitivan efikon en la pli alta nombro de partoprenantoj de ambaŭ aranĝoj samtempe, ol kiom havadis la IS antaŭe, la partoprenantoj tamen ĝenerale malkontentis pro la ĝena disigo, kiu igis ĉiun esperantiston ĉiujare decidi al kiu el la du aranĝoj li aŭ ŝi iros, kaj sekve kun kiu grupo de la amikoj festos la novan jaron, nekunestante kun multaj aliaj amikoj kiuj decidiĝis por la alia aranĝo. Tio gvidis interalie al ekesto de "aranĝaj turistoj" - homoj kiuj volante sperti la alian aranĝon veturis unufoje al aranĝo pli geografie malproksima de ili, igante tiam la konsiston de la ĉeestantaro de ĉiu el la du aranĝoj ŝanĝiĝanta kaj neantaŭvidebla.
 
La disigo kaŭzis problemojn ankaŭ al [[TEJO]], kiu kutime okazadis komitatkunsidojn dum la IS, sed ekde la populariĝo de la AS ne plu havis kvorumon en ajna el la aranĝoj. Komitatkunsido de TEJO okazis dum la 6-a AS, sed tiam tio kostis multe da peno pro la neceso nomi multajn anstataŭulojn por tiuj komitatanoj, kiuj tiutempe ĉeestiĉeestis la IS-n.
 
Ankaŭ la organizantoj de AS kaj IS plurfoje esprimiĝis malfavore al la ekzisto de tiu "nevolata konkurenco" kaj manifestis reciprokan amikecon kaj kunlaboremon interalie per vendado de la AS-[[t-ĉemizo]]j dum la IS, okazigado de [[Skajpo]]-konferencoj inter la du aranĝoj kaj simile.