Theophilus Hansen: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'thumb|Theophil Hansen en 1880 '''Theophilus HANSEN''' (naskiĝinta la {{daton|13|7|1813}} en Kopenhago, mortinta la {{daton|17|2|1891}} en...'
 
Linio 2:
'''Theophilus HANSEN''' (naskiĝinta la {{daton|13|7|1813}} en [[Kopenhago]], mortinta la {{daton|17|2|1891}} en [[Vieno]]) estis [[danio|dana]] arkitekto.
==Vivo==
Li trejnitis ĉe la artakademio de sia naskiĝurbo. Danke al stipendio studvojaĝa de la dana registaro li vizitis en 1838 Italujon kaj Greklandon, kie restadis lia frato Christian (1803–83; kuneldoninto de la fama verko pri [[Akropolo]] fare Roß[[Eduard Ross]] kaj [[Ludwig Schaubert]]). Theophil mem restis ok jarojn en [[Ateno]] kaj iĝis tiuloke instruisto ĉe la teknika lernejo. Menciindas inter la tiam faritaj konstruaĵoj la stelobservejo por la barono Sinaŝe kaj privata domo de iu riĉulo greka nome Demetrios.
 
En 1846 Hansen translogiĝis invitite de la arkitekto Ludwig Förster al [[Vieno]]. Kun Förster li longan tempon laboris kune, ekz. ĉe la protestantisma preĝejo en [[Gumpendorf]] aŭ ĉe la bizancstila sinagogo en [[Leopoldstadt]]. Memstare li unue prezentis sin kiam faritis (denove en bizanca-maŭra stilo) la [[arsenalo|arsenala]] muzeo pri armiloj en Vieno. Tiu ĉi periodo de lia agado karakteriĝis per ŝatego de frumezepokaj stiloj kaj koloritaj materialoj. Jen aliaj konstruaĵoj similstilaj: la tombejo de la viena protestantisma komunumo kun kapelo; paroĥa kaj lerneja ejoj de ĉe Fleischmarkt (Vieno); kirko de la [[Greke Ortodoksa Eklezio|grekaj ortodoksuloj]] en Vieno (1858).
Linio 11:
 
Finfine li ellaboris restaŭradprogramon por la forbrulita kastelo [[Christiansborg]] en Kopenhago. Malpli feliĉa estis Hansen sur la kampo de artmetiado. La plej gravan aferon artmetian li faris dekoraciante la palacon de la bankisto Todesco. Ĝis 1884 li krome estis profesoro ĉe la Viena artakademio.
 
==Fonto==
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 8. Leipzig 1907, S. 793-794, kio [http://www.zeno.org/nid/2000674186X legeblas tie ĉi interrete.]