Alexandre Dumas (filo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017; kosmetikaj ŝanĝoj
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:ADumas hijo 00.jpg|eta|Alexandre Dumas]]
'''Alexandre Dumas''' (naskiĝis la [[27-an de julio]] [[1824]] en [[Parizo]], mortis la [[27-an de novembro]] [[1895]] en Marly-le-Roi) estis eksteredzeca filo de la samnoma verkisto [[Alexandre Dumas (patro)]]. Li estis [[Francio|franca]] [[verkisto]]. El liaj verkoj plej famas ''La dame aux camélias''. La komponisto [[Giuseppe Verdi]] uzis la verkon por fari el ĝi la [[opero]]n ''[[La Traviata]]''.
 
==Vivo==
Kiel 17-jarulo, apenaŭ finstudinte ĉe la Kolegio Bourbon, Dumas eniris la verkistan karieron per la volumetoj da poemoj: »Péchés de jeunesse«. Poste li akompanis la patron dum vojaĝoj tra Hispanujo kaj Norda afriko kaj publikigis post la reveno hejmen fantazian sesvoluman romanon titolita: »Histoire de quatre femmes et d'un perroquet« (1847), kiu almenaŭ scivolemigis la legantaron. Serio da aliaj romanoj kiel: »Le roman d'une femme« (1848), »Césarine« (1848), »La dame aux camélias« (1848), »Le docteur Servans« (1849), »Antonine« (1849), »Trois hommes forts« (1850), »Tristan le Roux« (1850), »Diane de Lys« (1851), »Sophie Printemps« (1853), »La boîte d'argent« (1855), »Vie à vingt ans« (1856) i.a., sekvis ene de malmultaj jaroj. El ĉiuj tiuj verkoj montris fiziognomion propran nur la verko »La dame aux camélias«, estante farita laŭnature kaj sen troigoj pri la vivo de la akompana fraŭlino Marie Duplessis kiu frue mortis je tuberkulozo. La sukcesego pliiĝis ankoraŭ post dramigo de 1852 kaj multaj malfacilaĵoj prie kaŭzitaj per la cenzuristoj. Por la francoj naskiĝis tiam ankaŭ ilia unua moderna-realisma dramo. La verko elstaras pro akra observado de sociaj cirkonstancoj, per mastro de dramaj formoj kaj per vivaj dialogoj. Restis tamen la tikleco de la temo pri malvirteco. En du aliaj pli postaj verkoj: »Diane de Lys« (1853) kaj »Le demimonde« (1855), Dumas traktis similajn temojn sed nun multe pli satira - por meti spegulojn antaŭ la okulojn de la samtempuloj, kiel decas por komediisto.
 
Sekve Dumas ofte temigis en la teatraĵoj la staton de virinoj en Franclando tiama; ne ĉiam same feliĉe sed ofte per granda drama kaj dialektika forto. Menciindu tiu-kuntekste la jenaj: »Le fils naturel« (1858); »Le père prodigue« (1859); »L'ami des femmes« (1864); »Le supplice d'une femme« (1865, kun Emile de Girardin); »Héloïse Paranquet« (1866, kun Durantin); »Les idées de Madame Aubray« (1867); »Une visite de noces«, das boshafteste und gewagteste seiner Dramen, kaj »La princesse Georges« (beide 1871); »La femme de Claude« und »Monsieur Alphonse« (beide 1873); »L'étrangère« (1877); »La princesse de Bagdad« (1881); finfine liaj du plej bonaj teatraĵoj: »Denise« (1885) kaj »Francillon« (1887).
 
La morto malebligis la finfaron de »La route de Thèbes«, kie li volis kontraŭi [[Henrik Ibsen]]. La eldono de la kompleta verkaro fariĝis en 1898 en 8 volumoj. Dumas ankaŭ priskribis sian teorion pri la rajtoj kaj la devoj de virinoj kaj la malperfekta leĝaro kaj socio malkomprenanta en la majstra romano »L'affaire Clémenceau« (1864), kaj en pluraj pamfletoj, ekz. »Lettres sur les choses du jour«, »Recherches de la paternité«, »L'homme-femme«, »Tue-la!«, »Les femmes qui tuent et les femmes qui votent« (1872–83), poste en pamfletego »Le divorce« (1880) kaj en diversaj antaŭparoloj je teatraĵoj. Ilin ŝategas veraj literaturspecialistoj. Tamen ankaŭ en tiuj ideoj prezentitaj tiom fiere ne mankas kontraŭdiroj. Dumas gravis ankaŭ kiel scenejteknikisto. En sia privata vivo li estis modela kaj helpema. Politikan li intence maltrafis. En 1875 li elektitis membro de la [[Franca Akademio]].
==Fonto==
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 5. Leipzig 1906, S. 263-264, kio [http://www.zeno.org/nid/20006519431 legeblas tie ĉi interrete.]
 
== Verkoj ==