Italio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AsAIPA (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Forigo de prepozicio en "provinco de".
Linio 108:
La ĉefa montaro estas la [[Alpoj]], kies tuta suda flanko apartenas al Italio kaj kiuj konsistigas ties naturan landlimon al ties nordaj najbaraj landoj. La plej altaj montoj situas en la okcidenta parto de la Alpoj, kaj ofte altas pli ol 4000 m super marnivelo: la ĉefaj pintoj estas [[Blanka Monto]] (4810 m), [[Materhorno]] (4478 m), [[Monte-Rosa-Masivo]] (4634 m). La alia grava montaro de Italio estas la [[Apeninoj]], kiuj laŭiras la tutan duoninsulon, de [[Ligurio]] (nord-okcidente) ĝis [[Sicilio]] (sude), kaj kies plej alta pinto estas la monto [[Gran Sasso]] (2912 m), en la centritala regiono [[Abruco]].
 
Italio ankaŭ posedas plurajn vulkanojn: la monto [[Etna]] (3323 m) estas la plej alta vulkano en Eŭropo, kaj situas tuj norde de [[Katanio]], laŭ la [[Ionia maro|ionia]] marbordo de [[Sicilio]]; krome famas la monto [[Vezuvio]], ĉe [[Napolo]], kaj [[Strombolo]], en la [[provinco de Mesino]].
 
=== Riveroj kaj lagoj ===
Linio 137:
Italio konsistas el dudek regionoj: [[Abruco]], [[Aosta Valo]], [[Apulio]], [[Basilikato]], [[Emilio-Romanjo]], [[Friulo-Venecio Julia]], [[Kalabrio]], [[Kampanio]], [[Latio]], [[Ligurio]], [[Lombardio]], [[Markio (Italio)|Markio]], [[Moliso]], [[Piemonto]], [[Sardio]], [[Sicilio]], [[Toskanio]], [[Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo]], [[Umbrio]] kaj [[Veneto]].
 
Ĉiuj regionoj posedas ĉefurbon kaj, krom Aosta Valo, konsistas el du aŭ pluraj [[provinco]]j, plej ofte nomataj laŭ sia ĉefurbo - ekzemple, la [[provinco de Romo]] aŭ la [[provinco de Milano]]. La plej granda nombro da provincoj apartenas al Lombardio (12); male, en la regionoj Basilikato, Moliso kaj Trentino-Supra -Adiĝo situas nur po du provincoj.
 
Ekde la fino [[1990-aj jaroj]] estiĝis debato, en la italia politika medio, ĉu provincoj entute forigindas, kiel troa administra tavolo post municipoj, regionoj kaj la landa registaro. Malgraŭ forta subteno de la civitanaro, kaj malgraŭ oftaj priaj asertoj dum antaŭbalotadaj kampanjoj, sinsekvaj registaroj ĝis nun ne sukcesis aprobi leĝon por forigi aŭ draste malpligravigi la provincojn. Male, novaj provincoj estis starigitaj laŭ la deziro de la lokaj loĝantaro: plej laste, en [[2009]], ekestiĝis la [[provinco de Barletta-Andria-Trani]] (en [[Apulio]]), la [[provinco de Fermo]] (en [[Markio (Italio)|Markio]]) kaj la [[provinco de Monza kaj Brianza]] (en [[Lombardio]]).
 
Jenas listo de la 20 regionoj de Italio.
Linio 195:
! Komunumo || Regiono || Provinco || Loĝantaro
|-
| [[Romo]] || [[Latio]] || [[Provinco de Romo]] || 2 718 768
|-
| [[Milano]] || [[Lombardio]] || [[Provinco de Milano]] || 1 299 633
|-
| [[Napolo]] || [[Kampanio]] || [[Provinco de Napolo]] || 973 132
|-
| [[Torino]] || [[Piemonto]] || [[Provinco de Torino]] || 908 263
|-
| [[Palermo]] || [[Sicilio]] || [[Provinco de Palermo]] || 663 173
|-
| [[Ĝenovo]] || [[Ligurio]] || [[Provinco de Ĝenovo]] || 610 887
|-
| [[Bolonjo]] || [[Emilio-Romanjo]] || [[Provinco de Bolonjo]] || 372 256
|-
| [[Florenco]] || [[Toskanio]] || [[Provinco de Florenco]] || 364 710
|-
| [[Bari]] || [[Apulio]] || [[Provinco de Bari]] || 322 511
|-
| [[Katanio]] || [[Sicilio]] || [[Provinco de Katanio]] || 298 957
|}
 
Linio 222:
La [[itala lingvo]] estas la [[oficiala lingvo]] de la ŝtato. Temas pri [[latinida lingvo]], kiu estiĝis kiel tutlandiĝo de la dialekto parolata en [[Florenco]] ekde la lastaj jarcentoj de la [[mezepoko]]. La ĉefa kialo pro kiu la florenca dialekto estis preferita al la aliaj dialektoj estis la ekzisto de altnivela [[literaturo]], ĉefe danke al la [[toskanio|toskanaj]] [[poeto]]j [[Dante Alighieri]], [[Francesco Petrarca]] kaj [[Giovanni Boccaccio]]. Lombardia verkisto el la [[18-a jarcento]], [[Alessandro Manzoni]], donis gravan antaŭenpuŝon al la tutlandigo de la florenca dialekto tradukante sian faman romanon ''[[La gefianĉoj]]'' el la lombarda al la toskana, antaŭ ties publikigo. Ankoraŭ nuntempe tre famas lia eldiro ''"purigi siajn vestaĵojn en la [[Rivero Arno|Arno]]"'' (tio estas la [[rivero]] kiu trairas [[Florenco]]n).
 
En la provinco [[Sudtirolo|Bolcano]] estas samrajta al la itala, sed pli vaste parolata, la [[germana lingvo|germana]]. En la regiono de la [[Aosta Valo]] estas samrajta la [[franca lingvo|franca]]. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj, estas la [[slovena lingvo|slovena]] (en la [[provinco de Triesto]] kaj [[provinco de Gorico|de Gorico]]), la [[greka lingvo|greka]], la [[albana lingvo|albana]], la [[sarda lingvo|sarda]] (en [[Sardio]]), la [[okcitana lingvo|okcitana]] kaj la [[ladina lingvo|ladina]].
 
<gallery>