Valonio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
[[Dosiero:Map of Wallonia.png|200px|thumb|Valonio en Belgio]]
 
'''Valonio''' aŭ '''Valonujo''' (france: ''Wallonie'' [ŭaloNI], valone: ''Waloneye'' [ŭalonEJ] / ''Walonreye'' [ŭalonREJ]) estas unu el la tri regionoj de [[Belgio]]. [[Namuro]] estas ĝia ĉefurbo. Kiel priskribas la kvina artikolo de la belga konstitucio, ĝi havas 5 provincojn: Valona Brabanto, Henegovio, Provinco de Lieĝo, Provinco de Namuro kaj provinco de Luksemburgo. Je la [[1a de januaro]] 2016, Valonio kovras 16 844km² por 3 598 058 loĝantoj. Ĝi estas la plej granda regiono de Belgio (55,18% de la areo de Belgio). Kajkaj la malpli densa kun 213,61 loĝantoj/km².
 
Norde estas la centra belga altebenaĵo kiu estas relative ebena kaj terkulture produktema. Poste, estas la valo de Sambro kaj Mozo, kie situas la plej granda parto de la valonaj urboj kaj du trionoj de la valonoj. Ĝi estas la antaŭa industria spino de Belgio. Sude estas Ardenoj, monteta, arbara kaj popole maldensa.
 
La oficialaj lingvoj estas la [[franca lingvo|franca]] kaj la [[germana lingvo|germana]]. Iuj ankoraŭ parolas la [[Valona lingvo|valonan lingvon]]. La plej multo de lamultaj valonoj parolas la francan. La germanparolantoj (75 000 loĝantoj) loĝas en orienta parto, la [[Germanlingva Komunumo de Belgio]]. Ili ĝuas sendependecon pri edukado kaj kulturo, havas propran parlamenton kaj registaron. Kelkaj vilaĝoj apud la landlimo kun Flandrio ĝuas facilaĵojn en la nederlanda lingvo. Notinda estas Neutrala Moresneto kiu iam uzis Esperanton kiel oficiala lingvo.
 
Dum la industria revolucio, Valonio iĝis la dua industria lando post Britio, dank'al ĝia vastaj deponejoj de karbo kaj fero. Dum la 19a kaj 20a jarcentojarcentoj Valonio estis la plej riĉa regiono de Belgio.
 
La [[nacia himno]] de Valonio estas ''[[Le chant des Wallons]]''.