Vezuvio: Malsamoj inter versioj

597 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
Inter la Apeninoj kaj la bordo de la Tirena Maro estas sinsekvo de vulkanoj, plejparte ne plu aktivaj. Ĉirkaŭ Napolo estas [[Insulo Ischia]] (lasta erupcio en 1301), [[Flegreaj Kampoj]] (lasta erupcio en 1538) kaj Vezuvio. Pli sude, la sinsekvo plu daŭras sub la maro (krom monto [[Vulture]]) kaj ekreaperas ekster la akvo kun la insula vulkano [[Strombolo]].
 
=== Erupcia historioErupcioj ===
En la areo okazis erupcioj jam antaŭ 400mil jaroj, sed la nuntempa Vezuvio naskiĝis ĉirkaŭ antaŭ 20mil jaroj kaj estis komence pli alta ol hodiaŭ.<ref name=OV>{{Citaĵo el la reto |url=http://www.ov.ingv.it/ov/it/vesuvio/storia-eruttiva-del-vesuvio.html |titolo=Storia eruttiva del Vesuvio |eldoninto=INGV - Osservatorio Vesuviano |lingvo=it |alirdato=2017-04-30 }}</ref>
 
La plej detrua erupcio de Vezuvio en historia tempo okazis la {{daton|24|aŭgusto|79}} kaj detruis la [[Romio|romiajn]] urbojn [[Pompejo]]n kaj [[Herkulano]]n, sed jam antaŭ ĝi okazis alia erupcio observata da homoj, en la [[216 a.K.]].<ref name=SI>{{Citaĵo el la reto |url=http://volcano.si.edu/volcano.cfm?vn=211020 |titolo=Vesuvius |eldoninto=[[Smithsonian Institution]] - Nat.l Museum of Natural History - Global Volcanism Program |lingvo=en |alirdato=2017-04-30 }}</ref>
 
Aliaj gravaj erupcioj okazis en la jaroj [[472]], [[512]], [[1631]], ses fojojn en la [[18-a jarcento]], ok fojojn en la [[19-a jarcento]], [[1906]], [[1929]] kaj [[1944]]. Ekde 1944 ne estis erupcioj.
 
El tiuj, laŭ la [[Smithsonian Institution]]<ref SI/>, nur malmultaj atingis la nivelon "5" en la skalo de [[[[Vulkan-eksploda indikilo]]j ("plinia" aŭ kataklismega erupcio). Unu estis la fama erupcio detruinta Pompejon, kiu verŝajne daŭris 4 aŭ 5 tagojn. La ceteraj okazis ĉirkaŭ en 7000 a.K. (erupcio de "Mercato Pumice"), ĉirkaŭ en 2500 a.K., en 472 kaj en 1631-1632 (pli ol unu monato inter decembro kaj januaro).
 
Aliaj atingis la nivelon "4" (kataklisma). La lasta erupcio en 1944 (kiu pli ĝuste estis nur la fino de daŭra erupciado inter 1913 kaj 1944) atingis nur la nivelon "3".
 
== Referencoj kaj eksteraj ligiloj ==
2 033

redaktoj