Johann Caspar Goethe: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 4:
== Vivo ==
Johann Caspar estis filo de [[Friedrich Georg Göthe]] kaj de [[Cornelia Walther]]. Li frekventis inter 1725-30 la gimnazion Casimirianum en [[Coburg]]. Poste li studis jursciencon en [[Gießen]] kaj [[Lepsiko]]. En 1739 li doktoriĝis kaj laboris tuj poste por la Imperia ĉambro de [[Wetzlar]]. En [[Regensburg]] kaj [[Vieno]] li estis ĉe la Dieto ĉiamdaŭra kaj ĉe la tribunalo Reichshofrat.
 
 
 
En 1740 kaj 1741 li faris vojaĝon al [[Italujo]] kaj verkis raporton prie. Je la fino de la jaro 1741-a li revenis al Frankfurto kie li havis kune kun la patrino du [[trabfakaĵo]]jn de ĉe Großer Hirschgraben. Ĉar lia duonfrato Hermann Jacob jam estis membriĝinta samloke, li mem ne rajtis iĝis membro de la urba konsilantaro.
Linio 14 ⟶ 12:
 
En la 25.6.1749 li iĝis civitano frankfurta. De tiam li dediĉis sin ekskluzive je privataj studoj, la kreo de libroj kaj artaĵoj belaj sed ankaŭ je edukado de la propraj infanoj. La plej maljuna filo Johann Wolfgang naskiĝis samjare. El la sekvintaj infanoj nur [[Cornelia Schlosser|Cornelia]] iĝis plenkreska.
==Transloĝiĝo kaj franca okupadaĉo==
 
Post la morto de la patrino en la 1.4.1754 Johann Caspar forlasis la domon de ĉe Großer Hirschgraben pour kaj translokiĝis en novan domon konstruita laŭ romia stilo kun dudekono da ĉambroj. Kiam magistratanoj kontrolis la domon li interpretis la konstruadon kiel konvertiĝon. Ĝi ofertus sufiĉe da loko por multo da libroj. Ĉe aŭkcia vendo en 1795 ĝi enhavis 2000 librojn (ĉefe jurajn kaj historiajn, vojaĝrakontajn, mondliteraturajn i.a. en fremdaj lingvoj), teologiaĵojn kaj devotismaĵoj. La bildokolekton ampleksis nur verkojn de tiutempaj artistoj el la regiono de Frankfurto. Sed li ankaŭ havis - kiel ankaŭ la filo pli poste - muldaĵojn skulptartajn kaj mineralaĵojn.