Turto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 66:
Tiu turto migras kaj alvenas en Iberio inter Marto kaj Aprilo, tiele ke antaŭsomere esras plej granda nombro kaj tiam ili reproduktiĝas en [[Iberio]]. Dum la lastaj jardekoj la specio ege malpliiĝis kaj ĉe la reproduktuloj kaj ĉe la vizitantoj, pro eluzigo de la habitato kaj reprodukta kaj vintruma kaj pro [[ĉasado]]. En [[Hispanio]] la turto malpliiĝis je 30 % el 1998 al 2013 laŭ la Programo Sakre de SEO/BirdLife. El 1970 la populacio malpliiĝis je 60 % en la landoj kie oni konas la tendencon. Laŭ la exuropuniaj direktivoj temas pri protektata birdospecio, sed la landoj membroj aplikas tiun protekton laŭ diversaj politikaj decidoj, laŭ diversaj teritorioj kaj ankaŭ laŭ la diversaj jaroj, depende de rekuperoj aŭ nerekuperoj. En Hispanio nur en Kanario oni deklaris totalan ĉasmalpermeson, konsiderinte la drastan malaltiĝon de la tiea populacio. En [[Eŭropa Unio]] el 28 ŝtatoj en 10 ne estas malpermesita ĝia ĉasado, dum en 18 ĝi estas protektita aŭ estas malpermesita ties ĉasado.
 
Internacie ĝi estas inkludita en la Anekso II de la Bonna Konferenco kaj en la Ruĝa Listo de hispanaj birdoj kiel Vundebla, kun antaŭkalkulo de ebla formorto dum la venonta jarcento. Ĉefa minaco estas damaĝado de habitatoj, malfacile evitebla, dum ĉasado estas pli facila evitebla kaj eĉ forigebla. En Hispanio kaptoj en 1989 estis ĝis de du milionoj kaj duono de ekzempleroj kaj aktuale el 700 000 al 1 200 000 turtoj ĉiujare. Propraj ĉasistoj ĉirkaŭkalkulas en kelkaj regionoj 80 % de malpliiĝo de kaptoj komence de la 21a jarcento. En la tuta Eŭropa Unio oni ĉirkaŭkalkulas el 2 al 4 milionoj da turtoj ĉasitaj ĉiujare. Ĉar la nombro de reproduktaj paroj estas de 2'8 al 14 milionoj la ĉasado iĝis tro alta kaj povas draste tuŝi la demografian evoluon de la specio.<ref>Por latiu tutaparto de la ĉapitro "Ave del año 2015, Tórtola europea", en "Aves de España", ''Aves y naturaleza'', nº 18, Madrido, 2015, Suplemento en centraj paĝoj nenumeritaj.</ref>
 
La populacio de turto malpliiĝis en epoko de reproduktado je ĉirkaŭ 40% el 1998, laŭ studo prilaborita de la ''Instituto de Investigación de Recursos Cinegéticos'' (IREC) de la CSIC, laŭ peto de SEO/BirdLife. Tio okazas ĉefe en la nordaj regionoj de Iberio. Ne tiom malpliiĝas en areoj kie okazas [[rearbarigo]] aŭ kultivo de [[sunfloro]]. Oni ĉasas almenaŭ ĉirkaŭ 800 000 turtojn ĉiurjare, laŭ informo de la Mapama, kio estas neeltenebla premo por la specio laŭ la jam konstatita tendenco negativa.<ref>''La tórtola europea debe protegerse'', Aves y naturaleza, nº 23, Madrido, 2017, paĝo 38.</ref>
 
== Bibliaj referencoj ==