Botanika ĝardeno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
As eo (diskuto | kontribuoj)
Origino & Historio, aldono de literaturo
Linio 1:
[[Dosiero:'JardimBotanico.BotanicalGarden.CuritibaParanaBrasilBrazil.JPG|thumb|[[Botaniko Ĝardeno de Kuritibo]], [[Curitiba]], [[Brazilo]].]]
'''[[Botanika ĝardeno]]''' estas plantejo de - ofte fremdlandaj - plantoj. La plantoj (arboj, arbustoj aŭ herboj) ofte estas aranĝitaj laŭ sia geografia deveno. Botanikaj ĝardenoj kutime estas administrataj kaj prizorgataj de [[universitato]], ĉar tiaj kolektoj de plantospecioj prezentas tre taŭgan bazon por scienca laboro. Se la botanika ĝardeno estas aranĝita kvazaŭ arbaro, oni parolas pri [[Arboreto]]. LaArboreto unuapovas botanikaankaŭ ĝardenoesti estisero fonditade enbotanika 1545ĝardeno. enAliaj latipaj italaeroj estas [[alpecejo]] urbokaj [[Padovotropikejo]].
 
Ekzistas ĉirkaŭ 750 botanikaj ĝardenoj en la strikta senco tutmonde; se oni konsideras ankaŭ tiujn, kiuj ne tute plenumas la kriteriojn (ne apartenas al universitato ktp.) estas entute proksimume 1700 de tiaj ĝardenoj. La plejmulto ankoraŭ troviĝas en la regionoj kun modera klimato en Eŭropo kaj norda Ameriko<ref>Brandes, Dietmar (2001) ''Aufgaben und Bedeutung Botanischer Gärten. Vortrag anlässlich der Verabschiedung des Technischen Leiters des Braunschweiger Botanischen Gartens, Herrn Klaus Blaeske'', elŝutita de https://www.tu-braunschweig.de/Medien-DB/ifp/botanischer-garten/2001_aufgaben_bg.pdf</ref>.
 
== Origino, Historio ==
 
=== Kuracplantaj ĝardenoj ===
Iasenca antaŭulo de la botanika ĝardeno estas la [[Kuracplanta ĝardeno|kuracplantaj ĝardenoj]]''',''' kiuj havas longan historion en Eŭropo. Jam pri la greko [[Teofrasto]] (ĉ. 371 – 287 a.K.) oni diras, ke li posedis [[Kuracplanto|kuracplantan]] ĝardenon en [[Ateno]], kiun li uzis por klerigado kaj esploroj<ref>Young (1987), p. 7</ref>. Pro siaj fruaj priplantaj verkoj „Historio de la plantoj“ kaj „Pri la kaŭzo de plantoj“ Teofrasto poste ricevis la kromnomon „Patro de Botaniko“.
 
La tradicio de kuracplantaj ĝardenoj poste trairis al la mezepokaj kaj renesancoj monaĥejoj, kiuj dum tiuj epokoj ankaŭ transprenis la taskon flegi maljunulojn kaj malsanulojn. Ilia celo estis la kultivado de kuracplantoj por uzo en kuracado, sed ankaŭ por esploroj kaj eksperimentoj. Jam frue oni komencis tie kolekti kaj kreskigi ankaŭ tiujn herbojn, kiuj en la naturo nur malfacile troveblis aŭ kiuj kreskis en foraj lokoj.
 
=== Renesancaj universitataj ĝardenoj en suda Eŭropo ===
La botanikaj ĝardenoj en nia nuntempa senco tamen havas la rektan originon en la renesancaj botanikaj ĝardenoj, kiujn instalis universitatoj por la pristudado de plantoj. La unua de tiaj ĝardenoj ekestis en [[Pizo (Italio)|Pizo]] en 1544, sekvata de simila ĝardeno en [[Padovo]] en 1545 (''Orto Botanico di Padova)'', kiuj estas nuntempe la plej malnova ĝardeno ekzistanta ankoraŭ en sia origina loko. Jam ekde 1492 ekzistis arboreto en Trsteno, proksime de Dubrovnik, Kroatio.
 
=== Evoluo kaj disvastiĝo ===
La ideo furoris, precipe ĉar en tiu tempo la botaniko kiel scienca fako evoluis. Estis epoko de koloniigo kaj maresploro; la esplorantaj ŝipoj kunportis ekzotajn, nekonatajn plantojn el Azio kaj Afriko al Eŭropo. La sciencistoj komencis grupigi kaj analizi la plantojn.
 
Pro tio dum la lastaj jardekoj de la 16a jarcento oni fondis similajn ĝardenojn en la universitataj urboj de Eŭropo: unue en Hispanio (Botanika Ĝardeno de Valencio 1568), poste ankaŭ pli norde, en Germanio ([[Leipzig|Lepsiko]] 1580, [[Jena]] 1586, [[Heidelberg|Hajdelbergo]] 1590), Francio ([[Montpellier|Montpeliero]] 1593, [[Parizo]] 1597) kaj Svisio ([[Zuriko]] 1560, [[Bazelo]] 1586). Anglio sekvis iom poste ([[Oksfordo]] 1621, [[Chelsea]] 1673).
 
La unuaj botanikaj ĝardenoj ekster Eŭropo estis fonditaj de la koloniigaj nacioj, precipe Britio kaj Nederlando, por subteni la komercon. 1735 ekestis ĝardeno sur Maŭricio, kies ĉefa celo estis kultivi grapfruktojn por liveri ilin al la ŝipoj uzantaj la havenon kiel provizejo. Ĝi nur poste ampleksigis sian oferton. La sidneja ĝardeno malfermita en 1815 estis la unua botanika ĝardeno en Aŭstralio<ref>Aitken & Looker (2002), p. 98</ref>. En Usono jam en 1730 oni konstruis botanikan ĝardenon proksime de Filadelfio.
 
== Roloj ==
Linio 26 ⟶ 43:
* [[Fora konservado]]
 
== Literaturo ==
Aitken, Richard & Looker, Michael (2002) The Oxford Companion to Australian Gardens. Melbourne: Oxford University Press ISBN 0-19-553644-4
 
Young, Michael (1987) ''Collins Guide to the Botanical Gardens of Britain.'' Collins: London ISBN 0-00-218213-0
 
== Referencoj ==
<references />
[[Kategorio:Ekologio]]
[[Kategorio:Botanikaj ĝardenoj| ]]