Sankta Klemento Maria Hofbauer: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Giorno2 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 7:
Kun alia submajstro nome Emmanuel Kunzmann li pilgrimis dufoje al [[Romo]]. La duan fojon li ricevis fare de la posta papo [[Pio la 7-a]] (tiam ankoraŭ kardinalo Chiaramonti, episkopo de Tivoli) la permeson vivi ermite en arbaro. Post ses monatoj li tamen reiris Vienon por kontinuigi la studojn. Helpis lin finance certa pia vidvino. Post la fino de la filozofia studoparto li pilgrimis kun alia samlandano el [[Bohemio (lando)|Bohemio]], Thaddäus Hübl, en 1784 denove al Romo. Ambaŭ eniris la fare de [[Alfonso Maria de Liguori]] fonditan ordenon de la [[Redemptoristoj]]. En 1785 li faris la solenajn promesojn kaj finstudis teologion en [[Frosinone]]. Ordinite en 1787 ili senditis al [[Varsovio]] kie ili estu misiitoj en [[Kurlando]] laŭ ordono de lia nuncia moŝto Saluzzo. Kunzmann aliĝis al la duopo en Vieno kiel laika frato. La nuncio retenis ilin en Varsovio kie komisiitis al ili la animzorgadon en la Kirko Sankta Benno: pro tio ili nomiĝis fare de la varsovianoj simple ''Benno-anoj''. La nombro de la redemporistoj polaj kreskis. En 1792 Hofbauer iĝis generalvikario ordena por la provincoj je la alia flanko de la [[Alpoj]].
En la jaroj 1803-1806 li fondis filiojn en Suda Germanujo kaj en Svislando, kiuj ne longe ekzistis. En junio 1808 forpelitis la Redemptoristoj en Pollando kiam regis la landon la okupantaj [[Francoj]] kaj la [[Saksoj]]. Hofbauer (lia kolego Hübl estis mortinta jam en 1807) revenis al Vieno kie li restis ĝismorte kun interrompo per kelkaj vojaĝoj al Romo. Lia ĉefepiskopa moŝto [[Sigismund
==Graveco==
Hofbauer estis diligenta kaj senlaca predikisto kaj konfesprenanto. Li ege influis multajn elstarulojn, ekz. [[Clemens Brentano]], [[Friedrich von Schlegel]], [[Adam Heinrich Müller]], [[Zacharias Werner]] (kiu verkis en 1820 ''du kantojn je honoro de la unua germana Redemptoristo''), [[Philipp Veit]], Klinkowström, [[Karl Ernst Jarcke]], [[Johann Emmanuel Veith]], [[Anton Günther]], [[Johann Friedrich Heinrich Schlosser]] (kiu konvertiĝis en1815). Werner kaj Veith iĝis mem Redemptoristoj post la morto de Hofbauer (Veith poste malfrokuliĝis). Ankaŭ [[Friedrich Christoph Perthes]], kiu vizitis Hofbauer en septembro 1816, entuziasmiĝis pri la agado de Hofbauer kaj filozofiis en tiu ĉi kunteksto pri la kredemo de la germanoj (malgraŭ luteranismo). Tion li ankaŭ klarigis al italaj ekleziuloj.
|