Jesuo Kristo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 25:
 
{{Ĉefartikolo|Nekonataj jaroj de Jesuo}}
La '''nekonataj jaroj de Jesuo''' (ankaŭ nomata '''silentaj jaroj''', '''perditaj jaroj''', aŭ '''mankantaj jaroj''') ĝenerale rilatas al la periodo inter lia infanaĝo kaj la komenco de [[Ministerio de Jesuo|lia ministerio (instruoj kaj paroloj)]], periodo ne priskribita en la [[Nova Testamento]]. La koncepto "perditaj jaroj de Jesuo" estas kutime renkontita en [[esoterismo|esotera]] literaturo (kie foje ankaŭ aperas lia ebla post-krucuma aktivado) sed ne estas kutime uzita en scienca literaturo, ĉar oni supozas, ke Jesuo probable laboris kiel ĉarpentisto en Galileo, almenaŭ parte kun [[Sankta Jozefo]], de la aĝo de dek du ĝis tridek, do la jaroj ne estis "perditaj jaroj", kaj ke li mortis sur Kalvario. En la malfrua [[mezepoko|mezepoka]] periodo, aperis Artur-legendoj, en kiuj la juna Jesuo estis en [[Britio]]. En la 19-a kaj 20-a jarcento aperis teorioj, laŭ kiuj inter la aĝoj de 12 kaj 30 Jesuo vizitis [[Kaŝmiro]]n, aŭ studis kun la [[esenoj]] en la [[Judeo|Judea]] dezerto. Modernaj gravaj kristanaj kleruloj ĝenerale malakceptas tiujn teoriojn kaj asertas, ke nenio estas konata ĉirkaŭ tiu tempoperiodo en la vivo de Jesuo. La uzo de la "perditaj jaroj" en la "svena hipotezo", sugestas ke Jesuo postvivis sian krucumon kaj daŭrigis sian vivon. Ĉi tio, kaj la rilata vido, ke li evitis krucumon entute, okazigis plurajn spekuladojn pri kio okazis al li en la supozitaj restantaj jaroj de sia vivo, sed ĉi tiuj tute ne estas akceptitaj de gravaj fakuloj.
 
Jesuo faris ''[[miraklo]]jn'', allogis ''sekvantojn'' for de [[judismo]], instruis novan leĝon kaj religion, kaj eĉ antaŭdiris sian morton. Estante minaco kontraŭ Juda religio kaj [[Romio]], li aperis antaŭ ''[[Poncio Pilato]]'', la Romia aŭtoritato de [[Judio]] (reginte ''26-36''), kaj, verdiktita kulpa, estis ''mortigita sur kruco'' de soldatoj de Romio. Li estis mortigita je la tago antaŭ [[Pasko]] (grava Juda festo je la komenco de printempo) ĉirkaŭ ''33'' por krimoj kontraŭ religio. Kiam li mortis, la ĉielo estis mallumigita.