Jesuo Kristo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 43:
 
Dum la lastaj jaroj de sia publika ministerio, Jesuo partoprenas en bankedoj, same kiel en tiun de Kanao de Galilea, kaj frekventas [[Fariseo|fariseojn]] kaj [[Publikano|publikanojn]] ĝispunkte ke mem reagis kontraŭ kritikoj ricevitaj pro tio dirante: “La Filo de homo venis, manĝante kaj trinkante, kaj ili diras: Jen manĝegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj! Kaj la saĝeco estas pravigita de siaj faroj” (Mt 11,19) pro la fakto ke li kondutis vivon malpli asketan ol tiu de [[Johano la Baptisto]].
 
== La lastaj tagoj de Jesuo ==
[[Dosiero:Champaigne - Le Christ mort couché sur son linceul.jpg|eta|dekstra|450px|[[Philippe de Champaigne]], ''La mortinta Kristo kuŝanta sur sia mortotuko''. Io simila vidiĝas en la [[Mortotuko de Torino]] (aŭ inverse).]]
 
Enirinte Jerusalemon kune kun la disĉiploj por plenumi sian mesian taskon, Jesuo kolizias, vorte kaj fakte, kun la hebreaj aŭtorituloj kiam li renversas la tablojn de la monŝanĝistoj. Pro tio kaj aliaj konstrastoj la hebreaj aŭtoritatoj influas sur la romiaj aŭtoritatoj por ke Jesuo estu eliminata.
 
Jesuo estas krucumita laŭordone de Pontio Pilato, romia prokuroro de Judujo: evidente li ne timis la popularecon kaj hosanigon de Jesuo: tio videblas ankaŭ en la trilingva subskribo: “Jesuo Nazareno Reĝo de Judoj” (<small>Latine: IESVS NAZARENVS REX IVDAEORVM</small>). La Evangelioj diras ke tiu prokuroro hezitis cedi al la postuloj de la religia-politika [[Sinedrio]], kiu instigis por ke la popolo postulu la krucumon de Kristo <ref>Jean-Pierre Lémonon, ''Pilate et le gouvernement de la Judée, Textes et monuments'', Paris, 1981.</ref>.
 
Laŭ [[Cicerono]] (ad Verrem V, 165) la [[krucumado]] estis “la plej kruela kaj horora torturo”. Laŭ Flavio Jozefo la kondamnito devis antaŭe esti submetita al senkarniganta skurĝado kaj poste kunporti al la ekzekuta loko la transveran lignon (Judaj Militoj 6, 304). La krucumado ne estis por la Palestinoj novaĵo ĉar ĝi estis praktikita ankaŭ de hebreoj: Jozefo Flavio informas ke la ĉefsacerdoto [[Aleksandro Janeo]] krucumigis ĉirkaŭ 800 malamikajn fariseojn.
 
Ankaŭ ceteraj apartaĵoj okazintaj dum la krucumado de Jesuo, kiel la mokado al la kondamnito, la lotumado de la vestoj de la kondamnito, la oferto de vinagro ktp kongruas kun la similaj okazaĵoj registritaj en la tiutempaj kronikoj. Kiel evidentas, do, nenio nova en la krucumado de Jesuo.
 
== La resurekto ==
La resurekto estas atestata de ĉiuj novtestamentaj dokumemtoj kanonaj kaj apokrifaĵaj. La [[resurekto de Jesuo]], kvankam en tradicioj foje nekoheraj, kiuj komenciĝas el la konstato de tombo malplena.<ref>Xavier-Léon Dufour, ''Résurrection de Jésus et message pascal'', Seuil, 1971.</ref> El la kritika analizo de la Evangelioj oni akiras la evidenton ke la resurekto estis la unua nukleo de la predikado de la unua kristana komunumo.
 
== Interpreto ==