Artropodoj: Malsamoj inter versioj

639 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
 
La eksoskeleto de plej akvaj [[krustuloj]] estas biomineraligitaj per [[kalcia karbonato]] elprenita el akvo. Kelkaj surteraj krustacoj estis disvolvigintaj rimedojn por stoki la mineralon, ĉar surtere ili ne povas dependi el preta havigo de solvita kalcia karbonato.<ref> Lowenstam, H. A. & Weiner, S. (1989), On biomineralization, Oxford University Press, p. 111, ISBN 0-19-504977-2 [https://books.google.es/books?id=JbAgy0AAopsC&dq=arthropod+biomineralization&redir_esc=y&hl=es] alirita la 23an de Majo 2017.</ref> Biomineraligo ĝenerale tuŝas la eksokutiklon kaj la eksteran parton de la endokutiklo.<ref> Wainwright, S. A.; Biggs, W. D. & Gosline, J. M. (1982), Mechanical Design in Organisms, Princeton University Press, pp. 162–163, ISBN 0-691-08308-8</ref> Du ĵusaj hipotezoj pri la evoluo de biomineraligo en artropodoj kaj aliaj grupoj de animaloj proponas ke ĝi havigas pli fortan defendan armaĵon,<ref> Dzik, J (2007), "The Verdun Syndrome: simultaneous origin of protective armour and infaunal shelters at the Precambrian–Cambrian transition", in Vickers-Rich, Patricia; Komarower, Patricia, The Rise and Fall of the Ediacaran Biota (PDF), Special publications, 286, London: Geological Society, pp. 405–414, doi:10.1144/SP286.30, ISBN 9781862392335, OCLC 156823511 [http://www.paleo.pan.pl/people/Dzik/Publications/Verdun.pdf] Alirita la 23an de Majo 2017.</ref> kaj ke ĝi ebligas al animaloj kreskiĝi pli grande kaj pli forte havigante al ili pli rigidajn skeletojn;<ref> Cohen, B. L. (2005), "Not armour, but biomechanics, ecological opportunity and increased fecundity as keys to the origin and expansion of the mineralized benthic metazoan fauna" (PDF), Biological Journal of the Linnean Society, 85 (4): 483–490, doi:10.1111/j.1095-8312.2005.00507.x [http://eprints.gla.ac.uk/2933/1/Cohen_2933.pdf] Alirita la 23an de Majo 2017.</ref> kaj ajnaokaze mineral-organike komponita eksoskeleto estas pli malmultekosta konstruebla ol tut-organika eksoskeleto de komparebla forto.<ref>Cohen.</ref><ref> Bengtson, S. (2004), Lipps, J. H.; Waggoner, B. M., eds., "Neoproterozoic–Cambrian Biological Revolutions" (PDF), Paleontological Society Papers, 10: 67–78 [http://www.cosmonova.org/download/18.4e32c81078a8d9249800021554/Bengtson2004ESF.pdf] Alirita la 23an de Majo 2017.</ref>
 
La kutiklo povas havi [[ĥeto]]jn (haregoj) kiuj kreskiĝas el specialaj ĉeloj en la epidermo. Ĥetoj estas variaj laŭ formo kaj funkcio kiel apendicoj. Por ekzemplo, ili estas ofte uzataj kiel sentiloj por detekti aeron aŭ akvofluojn, aŭ kontakton kun objektoj; akvaj artropodoj uzas plumecajn ĥetojn por pliigi la surfacan areon de naĝ-apendicoj kaj por filtri manĝerojn el la akvo; akvaj insektoj, kiuj estas aer-spirantoj, uzas dikajn mantelojn el ĥetoj por kapti aeron, etendante la tempon kiun ili povas esti subakve; fortaj, rigidaj ĥetoj utilas kiel defendaj spinoj.<ref>Ruppert, Fox & Barnes (2004), pp. 518–522</ref>
 
== Klasiga skemo ==
12 136

redaktoj