Artropodoj: Malsamoj inter versioj

940 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
 
La kutiklo povas havi [[ĥeto]]jn (haregoj) kiuj kreskiĝas el specialaj ĉeloj en la epidermo. Ĥetoj estas variaj laŭ formo kaj funkcio kiel apendicoj. Por ekzemplo, ili estas ofte uzataj kiel sentiloj por detekti aeron aŭ akvofluojn, aŭ kontakton kun objektoj; akvaj artropodoj uzas plumecajn ĥetojn por pliigi la surfacan areon de naĝ-apendicoj kaj por filtri manĝerojn el la akvo; akvaj insektoj, kiuj estas aer-spirantoj, uzas dikajn mantelojn el ĥetoj por kapti aeron, etendante la tempon kiun ili povas esti subakve; fortaj, rigidaj ĥetoj utilas kiel defendaj spinoj.<ref>Ruppert, Fox & Barnes (2004), pp. 518–522</ref>
 
Kvankam ĉiuj artropodoj uzas muskolojn ligitajn al la interno de eksoskeleto por fleksi siajn membrojn, kelkaj ankoraŭ uzas hidraŭlikan premon por etendi ilin, nome sistemo heredita el ties pra-artropodaj prauloj;<ref> Barnes, R. S. K.; Calow, P.; Olive, P.; Golding, D. & Spicer, J. (2001), "Invertebrates with Legs: the Arthropods and Similar Groups", The Invertebrates: A Synthesis, Blackwell Publishing, p. 168, ISBN 0-632-04761-5 [https://books.google.es/books?id=TBMsbe9efPgC&pg=PA168&dq=arthropod+hydraulic&redir_esc=y&hl=es] Alirita la 23an de Majo 2017.</ref> por ekzemplo, ĉiuj araneoj etendas siajn krurojn hidraŭlike kaj povas generi premojn de ĝis ok fojoj ties ripoza nivelo.<ref> Parry, D. A. & Brown, R. H. J. (1959), "The hydraulic mechanism of the spider leg" (PDF), Journal of Experimental Biology, 36 (2): 423–433 [http://jeb.biologists.org/content/jexbio/36/2/423.full.pdf] Alirita la 23an de Majo 2017.</ref>
 
== Klasiga skemo ==
12 136

redaktoj