Friedrich Ebert: Malsamoj inter versioj

76 bitokojn forigis ,  antaŭ 3 jaroj
sen resumo de redaktoj
'''Friedrich EBERT''' (naskiĝis la [[4-an de februaro]] [[1871]], [[Heidelberg]], [[Germanio]] – mortis la [[28-an de februaro]] [[1925]], [[Berlino]]) estis gvidanto de la germana socialdemokrata partio, modera socialisto, prezidento de la [[Vajmara Respubliko]] (1919-1925).
 
== Vivo kaj komencigxo de kariero ==
Ebert estis filo de kudristo, li mem lernis metion de selfaristo kaj kiel metiisto traveturis Germanion. Li aliĝis jam june al la socialdemokrata kaj sindikata movadoj kaj reprezantis la sindikatan, laŭpaŝan socialismon. Lian atenton kaptis ĉiam praktikaj problemoj, ne ideologiaj diskutoj.
 
Ĉar la politikon de Ebert ne ĉiu akceptis, parto de ili forlasis la partion en marto de 1917 kaj fondis la Sendependan Socialdemokratan Partion de Germanio (USDP), kiu rifuzis la senproprigojn kaj la militan politikon. Alia elirinta grupo fondis la [[Komunista Partio de Germanio|Komunistan Partion de Germanio]] (KPD). Tiuj du grupoj staris maldekstre de la Ebert-a politiko kaj klopodis pri perforta revolucio laŭ [[bolŝevismo|bolŝevista]] modelo, dum sekvantoj de Friedrich Ebert volis parlamentan demokration.
 
Dum la milito fondiĝis la nigra-ruĝa-ora (vajmara) asocio enkomencigxis kunlaboro de la katolika [[Zentrumspartei|Centra Partio]], de la maldekstre-liberala partio kaj la socialdemokratoj. La nomo de la asocio ricevis la nomon pri la revolucia flago de [[1848]]socialdemokratoj. La tri partioj kunlaboris sub gvido de princo Max von Baden en la nova registaro de oktobro [[1918]].
 
La novembra revolucio ekis tri tagojn antaŭ la armistico kaj venkis la 9-an de novembro. Samtage [[Max von Baden]] – laxulaux propra decido – transdonis la kancelieran postenon al Friedrich Ebert. Ebert tiam esperis je regenteco ene de la imperiestra sistemo, fakte estis nur unu tagon kanceliero. Li akceptis la revolucion la 10-an de novembro kiel fakton kaj fondis socialistan registaron el reprezantantoj de SPD kaj USDP. La registaro nomis sin [[Konsilio de Popolkomisiitoj]] kaj bazis sian potencon je la Laboristaj kaj Soldataj Sovetoj kaj elpaŝis en nomo de tuta Germanio, sed fakte tiu registaro estis arbitre kaj per malplimulto elektita en berlinaj uzinoj kaj armeo. Tiun registaron ŝanĝis nur la novelektita parlamento en januaro de 1919. La unua registaron formis la dua alianciataj partioj, ricevintaj 85 % de la voĉdonoj. La registaron gvidis Philipp Scheidemann, dum Ebert iĝis unua prezidento de respubliko.
 
Klopodoj de Ebert kaj [[Hugo Preuß]] (profesoro pri konstitucia juro) pri unueca Germanio (''Einheitsstaat'') ne sukcesis, Prusio rezervis sian ŝtatecon kaj lanadon ŝiris internaj bataloj. Pro tio Ebert apogis sin je Freikorps (kontraŭkomunistaj iamaj oficiroj). Restis ankaŭ la bienegoj.
En januaro de [[1923]], Francio deklaris, ke Germanio ne plenumis reparaciajn devojn (karboliverojn), [[Francio]] kaj [[Belgio]] [[Ruhr-okupacio|okupis la Ruhr-regionon]]. Ebert apogis la pasivan nacian kontraŭstaron kaj la ĝeneralan strikon kontraŭ la militara okupo. La striko do kaŭzis damaĝojn al la germana popolo, milionoj restis sen laboro, la inflacio galopis, Adolf Hitler preskaŭ sukcese puĉis en Bavario. Ebert anstataŭ [[Wilhelm Cuno]] nomumis [[Gustav Stresemann]] kancelieron, kiu sukcese bridis la inflacion kaj atingis liberiĝon de la [[Ruhr-regiono]].
 
Ekstremaj dekstruloj senpaŭze atakis Ebert-on. Eĉ lian fruan morton rapidigis decido de germana juĝistarojuĝejo, ke li – en jura senco - perfidis la patrion, kiam li apogis dum la milito strikojn de la municiproduktaj laboristoj.
 
{{vivtempo|1871|1925|Ebert, Friedrich}}
2 717

redaktoj