Subŝtatoj de Brazilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La [[ŝtato]] [[Brazilo|Federacia Respubliko Brazilo]] estas dividita administre kaj politike en 27 federacierojn: 26 ''estados'', kiuj en Esperanto korespondas al la politika koncepto de [[subŝtato]]j, kvankam la laŭvorta traduko el la [[portugala]] estus "ŝtatoj", kaj unu ''Distrito Federal'', en Esperanto [[federaciaFederacia distriktoDistrikto (Brazilo)|federaciaFederacia distriktoDistrikto]]. Laŭ la oficiala uzo de la [[portugala lingvo]], neniam ekzistis ekvivalento al la termino "'''subŝtato'''", portugale "subestado", en tiu lingvo: Ĉiam temis pri ŝtatoj aŭ, dum la imperia periodo, pri provincoj. Tial brazilaj esperantistoj tendencas klarigi ke Brazilo estas "ŝtato el 26 ŝtatoj kaj federacia distrikto", kaj substrekas ke en pluraj aliaj landoj estas simila tendenco nacilingve nomi '''''kaj''''' la [[suvereneco|suverenan]] [[membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj|membroŝtaton de Unuigintaj Nacioj]] '''''kaj''''' ties unuarangajn administrajn partojn per la vorto "ŝtato" (ekzemple en Usono, Meksiko, Venezuelo kaj Niĝerio estas simile en la oficialaj ŝtataj lingvoj, la angla kaj hispana). La esperantlingve pli ekzakta lingvouzo tamen estas nomi la 26 ''estados'' de Brazilo "[[subŝtato]]j".
 
Kvankam la Federacia Distrikto rigore ne estas (sub)ŝtato, tamen pro analogio kaj taŭgeco multfoje ĝi aperas kune kun la (sub)ŝtatoj, sed pro neatento ĝi kelkfoje estas erare enlistigita kiel (sub)ŝtato mem. Verdire la Federacia Distrikto estas speciala teritorio de Brazilo, kie estas la landa ĉefurbo [[Braziljo]], kun administra sistemo diferenca de tiu de la aliaj federacieroj.