Botanika ĝardeno: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
As eo (diskuto | kontribuoj)
Origino & Historio, aldono de literaturo
As eo (diskuto | kontribuoj)
aldono al "roloj"
Linio 24:
 
=== Konservado, elsavo ===
Laŭ la [[Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj|Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj]] pli ol 20% el la plantaj specioj tutmonde estas endanĝeritaj de formorto loka, regiona aŭ mondskala.<ref>http://de.euronews.com/2016/08/12/bedrohte-pflanzenwelt</ref> Ĉiutage proksimume 70 specioj en la mondo vere malekzistiĝas. Unu el la plej gravaj taskoj de botanikaj ĝardenoj estas la protektado kaj kultivado de tiuj formortantaj specioj en tielnomata konserva kultivado.
vidu ankaŭ: [[Endanĝeritaj specioj]]
 
Kelkaj plantoj jam estas [[Formortinta en naturo|formortintaj en la naturo]], sed kelkaj ekzempleroj de ili ankoraŭ ekzistas en la sekura ĉirkaŭaĵo de botanikaj ĝardenoj. Oni provas tie kultivi kaj pliigi ilin. Kondiĉo por ke tio funkciu estas, ke la planta materialo estas zorge kolektita, ke ekzistas sufiĉe da genetika variaĵo inter la plantoj, por ke ili povu memstare transvivi kaj ne formortu pro genetikaj malsanoj (problemo de [[genetika botelkolo]]). Kiam la kulturo stabile pliiĝas, oni provas resovaĝigi la plantojn en la regionojn, kie ili antaŭe ekzistis. Tio tamen ofte malsukcesas.<ref>http://www.ex-situ-erhaltung.de/wiederansiedlung/a/</ref> Alia maniero de protekado estas la longdaŭra stokado de ĝermeblaj semoj por atendi cirkonstancojn, kiam la semoj havas la ŝancon supervivi denode en sia natura ĉirkaŭaĵo. Fama por tiu tekniko estas la ''millenium seed bank'' de la londona botanika ĝardeno [[Kew Gardens]].<ref>http://www.kew.org/science/collections/seed-collection</ref>
 
=== Interŝanĝo de taŭga semaro ===
Ĉar kelkaj plantoj estas malfacile troveblaj en la naturo, la botanikaj ĝardenoj jam dum jardekoj establis sistemon de internacia interŝanĝo de semoj kaj plantoj. Tiel ili ricevas plej malmultekoste ankaŭ tre rarajn kaj ekzotajn plantojn el aliaj ĝardenoj en la tuta mondo.
 
=== Esploro ===
Plej necesa postulo estas ke la botanikaj ĝardenoj enhavu ne nur speciojn proprajn de la regiono, sed ĉefe de aliaj regionoj kaj eĉ de aliaj mondoregionoj, tio estas ekzotaj specioj. Tiele oni povas trarigardi kiaj estas tiuj specioj alimaniere ne facile videblaj kaj krome oni povas pristudi kiamaniere ili disvolviĝas en nepropraj klimato kaj medio. Ankaŭ al taksonomiaj esploroj botanikaj ĝardenoj aldonas ion.
 
=== Klerigado de studentoj ===
Pluraj studfakoj kiel farmacio, biokemio, ekologio, biologio kaj geografio intense okupiĝas pri la faŭno. Por la studentoj botanikaj ĝardenoj ofte estas la ununura eblo aliri la rarajn plantojn vivajn.
=== Publika plezuro kaj edukado ===
Por ĝenerala disvastigo kaj edukado plej parto de botanikaj ĝardenoj montras tabuletojn proksime de arboj aŭ plantoj kun desegnoj, fotoj kaj informo pri nomo (nacilingva kaj scienca) de la [[specio]], deveno, taksonomia klasado ktp. Sed ili ankaŭ servas simple kiel plej belaj ripozejoj, kie homoj povas malstreĉiĝi de la bruo de la urboj.
 
== Eksteraj ligiloj ==