Kuracplanto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
As eo (diskuto | kontribuoj)
aldono de "sekureco"
As eo (diskuto | kontribuoj)
e aldonitaj kelkaj ligiloj kaj literaturo
Linio 43:
 
=== Sekureco ===
Ofte homoj nomas la fitoterapion „mildan“ kuracmetodon, kio kondukas al la (erara) penso, ke ĝi estas sendanĝera. Multaj tre efikaj substancoj, kiuj intertempe ankaŭ uzatas en medikamentoj produktitaj de la farmacia industrio, originas en plantoj. Konataj ekzemploj estas [[morfino]] (el papavo: [[Papavo|Papaver somniferum]]) kaj digitalino (el digitalo: [[Digitalo|Digitialis pupurea]]).
 
El tio kompreneblas, ke, samkiel en industriaj medikamentoj, superdozo povas kaŭzi morton. Krome ekzistas kelkaj tre fortaj venenoj en la flaŭro, kaj kelkfoje la venenaj plantoj kaj la kuracplantoj aspektas simile, tiel ke amatoroj povas intermiksi ilin (ekz. la folioj de [[ursa ajlo]] similas al tiuj de la tre venena [[aŭtuna kolĉiko]], kaj la [[oficina angeliko]] similas la mortigan [[Makula konio|makulan konion]]).<gallery mode="nolines" widths="200">
Linio 50:
Dosiero:Colchicum autumnale young leaves.jpg|Folioj de la tre venena aŭtuna kolĉiko...
Dosiero:Allium ursinum.JPG|... kaj la folioj de ursa ajlo, kiu uzeblas kiel ingredienco de supoj aŭ salatoj.
</gallery>Pro tio memstara kolektado de la plantoj nur rekomendeblas, se oni vere bone konas ilin; krome oni devas zorge pripensi, de kie oni kolektas la plantojn por havi la plej bonan materialon. Ĉar danĝero de memstara kolektado estas, ke plantoj povas esti poluitaj de [[Pesticido|pesticidoj]] (se ili kreskas tro proksime apud kamparoj kun utilplantoj), de ellasitaj gasoj (se ili kreskas tro proksime apud aŭtoŝoseoj), sed ankaŭ de bakterioj aŭ fungaj toksinoj, kiuj povas esti mortminacantaj al homoj.
 
Post la kolektado krome sciendas, kiamaniere oni devas prilabori la plantojn, kiel ili konserveblas, kiamaniere oni ekzemple sekigas la kolektitan plantojn tiel, ke ne perdiĝu aŭ detruiĝu la efikantoj.
 
La konkludo, ke ĉiu persono povas uzi fitoterapion por memkuracado, estas danĝera: tio nur veras, se oni zorge sekvas la konsilojn.<ref>Pahlow (2009), p. 20</ref> Ĉar ĝuste rilate preparadon de plantaj kuraciloj tre gravas la preciza farmaniero (uzata kvanto de la drogo, daŭro de la preparado, temperaturo de la akvo ktp.) por ricevi la celitan rezulton. La preparmaniero en la aplikado de kuracplantoj tre gravas, ĉar de ĝi dependas, kiujn substancojn oni ricevas. Ekzemplo por tio estas la komparo inter la preparaĵoj de [[ursbera arktostafilo]]: la dekoktaĵo entenas 600 mg de tanaĵoj (kiuj iritas la stomakan mukozon) kaj 600 mg de la efikanto arbutino; la maceraĵo entenas nur 300 mg de tanaĵoj, sed 800 mg de arbutino.<ref>Frohne, D. (1970) ''Untersuchungen zur Frage der harndesinfizierenden Wirkung von Bärentraubenblatt-Extrakten'', Planta Med 18 (1) 1-25; DOI: 10.1055/s-0028-1099743</ref>
 
Gravedaj virinoj ne uzu herbokuracadon sen interkonsento kun sia kuracisto, ĉar plantoj povas havi teratogenan efikon (damaĝi la embrion) aŭ kaŭzi aborton same kiel kutimaj medikamentoj.
Linio 132:
== Literaturo ==
Pahlow, M. (2009) ''Heilpflanzen. Sanfte Behandlung von Alltagsbeschwerden.'' S.Hirzel-eldonejo: Stuttgart, 284 p.
 
''Le erbe'', Libri & Grandi Opere SPA: Milano 1992
 
Roth, L; Daunderer, M & Kormann, K (1994) ''Giftpflanzen - Pflanzengifte. Giftpflanzen von A-Z''. Nikol eldona societo: Hamburgo, 1089 p.
 
== Referencoj ==