Analiza kemio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
La unua metodo pri instrumenta analizo estis disvolvita de [[Robert Bunsen]] kaj [[Gustav Kirchhoff]] bazita sur la spektroskopio de flama atomabsorbado. Per la uzo de ĉi-tekniko ili malkovris, en 1860, la elementojn [[rubidio]]n kaj la [[cezio]]n, en 1860. La plejparto el la disvolviĝoj de la analiza kemio okazis post 1900. Dum tiu periodo, la instrumenta analizo iĝis laŭgrade superreganta en la kampo. Aparte, multaj el la bazaj spektroskopaj kaj spektrometraj teknikoj estis malkovritaj en la komenco de la 20-a jarcento kaj rafiniĝis en la fino de la sama jarcento.
 
[[Dosiero:BFW student.jpg|thumb|300px|Studento de Farmacio faras kemiajn analizojn pere de fluorometro.]]
La scienco pri separado sekvis similan kronologion je disvolviĝo kaj same iĝis nekredeble transformita en instrumentoj de alta plenumo. En la jardeko 1970 multaj el tiuj teknikoj komencis uziĝi kune kun la hibridaj teknikoj por atingado de kompleta karakterizado de la specimenoj.
 
Linio 21 ⟶ 22:
 
La moderna analiza kemio estas superregata de la instrumentanalizo. Multaj el la analizaj kemiistoj fokusiĝas sur ununura tipo de instrumento. Akademiuloj inklinas aŭ sur fokusado de novaj aplikoj kaj malkovroj aŭ sur novaj analizmetodoj. La malkovro de kemiaĵo ĉeestanta en la sango kiu povus pligrandigi la kancerriskon estas malkovro kiu ĉiu analiza kemiisto ŝatus implikiĝi. Ia klopodo por disvolvi novan metodon povus impliki en la uzo de direktebla lasero por pligrandigi la specifecon kaj sensivecon de ia spektrometra metodo. Multaj metodoj, kvankam disvolvitaj, restas intence statikaj tenataj tiel ke la datumoj povu kompariĝi dum longaj tempoperiodoj. Ĉi-tio estas aparte vera en la industria garantio pri kvalito, kaj leĝaj kaj vivmediaj aplikoj. Analiza kemio plenumas notinde grava rolo en la farmacia industrio kie, paralele al la garantio pri kvalito, ĝi estu uzata en la malkovro de novaj drogoj kaj en klinikaj aplikoj kie la komprenado de la interagadoj inter la drogoj kaj la pacientoj estas kritikaj.
 
 
== Literaturo ==