Radio Aŭstria Internacia: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: <references/> → {{referencoj}} per AWB
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''ROI''', germanlingve ''Radio Österreich International'' estis oficiala [[radio]] de [[Aŭstrio]], kiu elsendis internacien novaĵojn pri Aŭstrio kaj la tuta mondo. Antaŭe ROI elsendadis per 6 lingvoj: [[germana lingvo|germana]], [[angla lingvo|angla]], [[franca lingvo|franca]], [[hispana lingvo|hispana]], [[araba lingvo|araba]] kaj [[Esperanto]]; el tiuj, la [[araba lingvo|arabaj]] kaj [[Esperanto|esperantlingvaj]] programoj estis ĉesigitaj fine de oktobro 2002. En 2003 la disaŭdigo de la plej multaj propraj elsendoj ĉesis kaj anstataŭiĝis per elsendoj de la nacia kultura radistacio ''Österreich 1'' (Ö1)<ref>[http://diepresse.com/home/kultur/medien/225374/Oesterreich-International_Lernts-gefaelligst-Deutsch Artikolo en la ĵurnalo ''Die Presse''.]</ref>.
 
==Priskribo==
Radio Österreich International (RÖI) estis la internacia radiostacio de [[ORF]]. RÖI estis lanĉita en 1955 per ordo de la Federacia Kancelario, por pliigi la ĉeeston de Aŭstrio en eksteraj landoj. La radiostacio estis elsendita tutmonde en kurtondo sur malsamaj frekvencoj. Ĉe la fino de la 1990-aj jaroj, ĝi ankaŭ estis ricevotaĵo tra la Astra Cifereca Radio. La stacio havis sian ĉefsidejon kaj dissendilojn en Moosbrunn/[[Distrikto Bruck an der Leitha]].
 
Multaj programoj estis elsendo en malsamaj lingvoj, kiuj ĉiuj havis grandan regulan aŭskultantecon.
La plej famaj programoj estis:
*Österreich-Journal: ĝi estis elsendata kelkajn fojojn ĉiun tagon
*Kurzwellenpanorama (ekde 1997: ''Intermedia''): pri kurtondaĵoj, moderiganto estis [[Wolf Harranth]]
*Bundesländermagazin: internlandaj novaĵoj
*Report from Austria (angle)
==Retiriĝo kaj fino==
En la jaro 2000, la Federacia Kancelario de la kabineto [[Wolfgang Schüssel]] limigis la buĝeton de la radio, por mallongigi la kvanton de programoj. Kelkaj eksterlandaj oficoj ankaŭ devis esti fermitaj. En la jaro 2002 la Federacia Kancelario tute ĉesigis la pagon de la kanalo. La ORF provis daŭrigi la radion mem, kun nova koncepto. Multaj programoj faritaj per ŝtataj radioj estis utiligitaj por ŝpari monon, ekzemple tiuj de [[Österreich 1]] (Ö1), FM4 kaj Ö3. La regionaj Ö2-radistacioj ankaŭ kontribuis per popolmuziko. Ĉe la fino de 2003 deciditis al - kontraŭ la protesto de multaj homoj kaj la kunlaborantaro - tute nuligi la stacion. La dissendiloj kaj oficoj kiuj estis tute modernigitaj nur en 2000 ekluitis de fremdaj radiostacioj.
==Ö1 International==
Ĉar Radio Österreich International estis fermita, ORF komencis dissendi la programon de Ö1 tutmonde surkurtonde, sed en forte reduktita priraportado kaj kvalito. Nur unu elemento de la malnova RÖI restis sur la nova Ö1 International: la novaĵĵurnalo "Report from Austria". Ĝi estas dissendita sur Ö1 International je malsamaj tempoj anstataŭe de la normala Ö1-programo.
== Eksteraj ligiloj ==
*[http://roi.orf.at/ Pordego de Ö1-Internacia.]
*{{Retarkivo|200210|http://roi.orf.at/es_infocenter.asp Restoj de la iama hejmpaĝo en Esperanto}}
== Notoj ==
 
== Vidu ankaŭ ==
*[[Wolf Harranth]]
 
== Notoj ==
{{referencoj}}
 
[[Kategorio:Aŭstrio]]
[[kategorio:Radiostacioj]]