Romia Grekio: Malsamoj inter versioj

79 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
La vivo en Grekio pluis sub la Romia Imperio multe same kiel ĝi estis irinta antaŭe. Fakte la romia kulturo estis tre influita de la Grekoj; kiel [[Horacio]] diris, ''Graecia capta ferum victorem cepit'' ("La kaptita Grekio kaptis sian krudan konkerinton"). La eposoj de [[Homero]] inspiris la [[Eneado]] de [[Vergilio]], kaj aŭtoroj kiaj [[Seneko la Juna]] verkis uzante grekajn stilojn. Kvankam kelkaj romiaj nobeloj regardis la grekojn kiel banalaj kaj malprogresaj, multaj aliaj brakumis la [[Greka literaturo|Grekajn literaturon]] kaj [[Greka filozofio|filozofion]]. La [[Greka lingvo]] iĝis preferata de la edukitoj kaj de la elito en Romo, kiel ekzemple [[Skipio Afrika]], kiu klopodis studi [[filozofio]]n kaj rigardis la grekajn kulturon kaj sciencon kiel sekvenda ekzemplo.
 
[[File:Attica 06-13 Athens 24 Arch of Hadrian.jpg|thumb|La Arko de Hadriano.]]
Simile, plej romiaj imperiestroj montris admiron por grekaj aferoj. La [[Romia Imperiestro]] [[Nerono]] vizitis Grekion en la jaro 66 n.e., kaj partoprenis en la [[Antikvaj Olimpikaj Ludoj|Olimpikaj Ludoj]], spite la regulojn kontraŭ negrekaj partoprenantaroj. Li estis honorita per venko ĉe ĉiu konkurenco, kaj en la venonta jaro li proklamis la liberon de la grekoj ĉe la [[Istmaj Ludoj]] en Korinto, ĝuste same kiel faris Flaminino ĉirkaŭ 200 jarojn antaŭe. [[Hadriano]] estis partikulare klinema al la Grekoj; antaŭ iĝis imperiestro li estis servanta kiel ''eponima arkonto'' de Ateno. Li ankaŭ konstruis tie sian [[Arko de Hadriano (Ateno)|Arkon de Hadriano]].
 
188 758

redaktoj