Vikiano
Aliĝis 28 jun. 2016
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Vikiano (diskuto | kontribuoj) Re |
||
Linio 4:
== as-finaĵo por priskribi okazintaĵojn ==
Saluton, Vikiano! Mi kunhavas viajn dubojn kvankam pri ''niaj'' aktualaĵoj mi supozis ke ne tiom gravas ĉar tio funkcias ne kiel rakonto sed kiel afiŝa frazo, ekzemple en unua gazetpaĝo (el kiuj mi fakte prenas la informon). Mi bedaŭras ke malmultaj atentas pri tiaj aktualaĵoj, sed se vi kolektas opiniojn de aliaj (ĉefe de iu nelatinidlingvano) mi volonte akceptos la sanĝon al la is-finaĵo, kiel regulo. Fakte ankaŭ mi ŝanĝas verbotempojn de la artikoloj kiuj uzas as-finaĵon en historia kunteksto.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 17:27, 24 maj. 2017 (UTC)
:{{re|Kani|montri=ne}} Dankon por la reago! Por ekzemplo mi prenas la jenan (jam ne tre aktualan) aktualaĵon el la 13a de majo:
:*Busakcidento ĉe la montopasejo Sakar, en okcidenta Turkio, '''okazigas''' almenaŭ 23 mortojn
:Eĉ ne havante nun alian opinion krom la mia, eble vi konsentos, ke ''okazigas'' povas signifi sole ''nur'', ke tiu certa akcidento ''okazadas'' tiel, ke ĉiun fojon, kiam ĝi okazas 23 personoj pereas; aŭ ke la akcidento (iom absurde, tamen...) okazas ĝuste nun, dum mi legas la informon. Nu, almenaŭ tiel mi rigardas la aferon... mi esploros pluen... [[Uzanto:Vikiano|Vikiano]] ([[Uzanto-Diskuto:Vikiano|diskuto]]) 04:43, 30 maj. 2017 (UTC)
|