Agoro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 40 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q187909)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Athens Roman Agora 4-2004 1.JPG|thumb|<center>ruinoj de la [[romia agoro]] de [[Ateno]].]]
La '''agoro''' ([[greke]] ἀγορά - ''agora'') laŭ [[PIV]] estas centra "placo en la antikvaj helenaj urboj". Tamen en [[antikva Grekio]] temis pri multe pli ol nur la centra placo de urbo. La agoro estis signifa socia institucio kaj karakteriza ero de [[poliso]] (antikva greka [[urboŝtato]]). Ĝi servis kiel politika kaj juĝeja kunvenejo. Ĝi plenumis la funkcion de merkata placo kaj samtempe ankaŭ estis grava [[kulto|kulta]] loko de la urba socio. [[Altaro]]j kaj etaj [[templo]]j tial apartenis al la aspekto de ĉiu agoro. Kiel administra centro la placo ofte ĉirkaŭiĝis ankaŭ de la oficejoj de la urbaj politikaj kaj administraj institucioj. La aspekto de la agoroj ĝenerale difiniĝis de kolonaraj haloj, kiuj uzeblis por diversaj celoj. Precipe por la rolo de la agoro kiel ĉiutaga kunvenejo de la urbanoj tiaj haloj utilis, ĉar ili ofertis al la vizitantoj protekton de la sunradioj, de pluvo kaj vento.
 
Linio 6:
Funkcio kaj aspekto de la agoroj parte samas al tiu de la centra placo ''Forumo'' de la grandurboj en la [[Romia Imperio]].
 
La plej konata agoro estis tiutiuj de [[Ateno]] nome la [[Antikva Agoro de Ateno|Antikva Agoro]] kaj la [[Romia Agoro]]. Pliaj konataj agoroj troviĝis ekzemple en [[Priene]] kaj [[Mileto (Malgrandazio)]], en [[Malgrandazio]].
 
''==Vidu ankaŭ:''==
* [[Agorafobio]]: timo esti en publikaj lokoj
 
[[Kategorio:Antikva Grekio]]