Ateno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 385:
 
Komence en la 1920-aj jaroj, [[Moderna arkitekturo]] kia tiu de [[Bauhaus]] kaj [[Art Deco]] ekinfluis kiel sur preskaŭ ĉiuj grekaj arkitektoj, kaj konstruaĵoj kaj publikaj kaj privataj estis konstruitaj kongrue kun tiuj stiloj. Lokoj kun granda nombro de tiaj konstruaĵoj estas [[Kolonaki]], kaj kelkaj areoj de la centro de la urbo; kvartalo disvolvigita en tiu periodo estas Kipseli.<ref> Fessas-Emmanouil, Helen. ''Ελληνική Αρχιτεκτονική Εταιρεία: Αρχιτέκτονες του 20ού αιώνα: Μέλη της Εταιρείας'', Ποταμός, Athens, 2009, p. XXV kaj p. XXI, {{ISBN|960-6691-38-1}}</ref>
 
En la 1950-aj kaj la 1960-aj jaroj dum la etendigo kaj disvolvigo de Ateno, ankaŭ aliaj modernaj movadoj kiaj la [[Internacia stilo (arkitekturo)|Internacia stilo]] ludis gravan rolon. La centro de Ateno estis ege rekonstruita, konduke al la detruado de nombraj novklasikaj konstruaĵoj. La arkitektoj de tiu epoko uzis materialojn kiaj [[vitro]], [[marmoro]] kaj [[aluminio]], kaj multajn miksitajn modernajn kaj klasikajn elementojn.<ref> Fessas-Emmanouil, Helen. Ελληνική Αρχιτεκτονική Εταιρεία: Αρχιτέκτονες του 20ού αιώνα: Μέλη της Εταιρείας, Ποταμός, Athens, 2009, p. XXXI, ISBN 960-6691-38-1</ref> Post la [[Dua Mondmilito]], internacie konataj arkitektoj desegnis kaj konstruis en la urbo kiel [[Walter Gropius]], kun sia desegno por la Usona Ambasado, kaj, inter aliaj, [[Eero Saarinen]], kun sia postmilita desegno por la orienta terminalo de la [[Internacia Flughaveno Ellinikon]].
 
== Vizitindaĵoj ==