Ateno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 238:
 
=== Atena Urba Areo ===
La Atena municipo formas la kernon kaj centron de la '''Granda Ateno''', kiu konsistas el la Atena municipo kaj 34 pliaj municipoj, dividitaj en kvar [[regionaj unuoj de Grekio|regionaj unuoj]] (Centra, Norda, Suda kaj Okcidenta Atenoj), ĉirkaŭkalkulante 2,641,511 personojn (en 2011)<ref name=census11/> ene de areo de 361 km².<ref name=area> "Απογραφή Πληθυσμού – Κατοικιών 2011. ΜΟΝΙΜΟΣ Πληθυσμός" (en greka). Hellenic Statistical Authority. [www.statistics.gr/documents/20181/1210503/resident_population_census2011rev.xls] Alirita la 3a de Junio 2017.</ref> Ĝis 2010, tiuj kvar regionaj unuoj estis formintaj la poste abolitan [[Atena Prefekturo|Atenan Prefekturon]]. La municipo [[Pireo]], nome la historia Atena haveno, kun siaj 4 ĉeurbaj municipoj formas la [[Pireo (regiona unuo)|regiona unuo Pireo]], kiu siavice formas la '''Grandan Pireon'''.
 
'''Granda Ateno''' kaj '''Granda Pireo''' kombinitaj formas la kontinuan konstruaĵaron nomita '''Atena Urba Areo''' ({{lang-el|Πολεοδομικό Συγκρότημα Αθηνών}}), nomita ankaŭ la '''Urba Areo de la Ĉefurbo''' ({{lang-el|Πολεοδομικό Συγκρότημα Πρωτεύουσας}}) aŭ simple '''Ateno''' (la plej ofta komuna uzo de la termino), kiu etendas al ĉirkaŭ 412 km²,<ref name=Kallikratis>{{cite web|url= http://www.kedke.gr/uploads2010/FEKB129211082010_kallikratis.pdf |title=Kallikratis reform law text }}</ref> kun 3,090,508 loĝantoj je 2011. Atena Urba Areo estas konsiderata ke formas la urbon Ateno kiel tuto, spite siajn administraciajn dividojn, kiu estas finfine la plej granda urbo en Grekio kaj unu el la plej loĝataj urbaj areoj en [[Eŭropo]].