Nico: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 50:
 
=== Antikva epoko ===
Antikva Nico (Nicaea) estis fondita ĉirkaŭ 2 000 jarojn de la [[foceo]]j de [[Marsejlo]] en taŭga loko por esti haveno kaj ĝi ricevis la nomon de '''Nikaïa''' en honoro al la venko kontraŭ la [[liguroliguroj]]j. ([[Niké]] estis la nomo de la diino de la venko). La urbo transformiĝis frue en grava komerca haveno de la ligura marbordo. Kiel urbo, ĝi havis gravan rivalon en la proksima [[Cemenelum]] kiu daŭre ekzistis ĝis la tempoj de la invadoj de la [[lombardo]]j. La ruinoj de [[Cemenelum]] trovas sin en [[Cimiez]], nuntempe unu el la kvartaloj de Nico. En la monteto de Cimiez, estas belega arkeologia areo kaj sub lia parko de olivarboj kaŝas sin granda parto de la malnova roma urbo. Nuntempe la amfiteatro utilas kiel sidejo de okazaĵoj kiel la internacia festivalo de ĵazo de Nico aŭ la festo de la majoj inter aliaj.
 
En la [[7-a jarcento]], Nico kunigis sin al la ligo de [[Ĝenovo]] formita de la urboj de [[Ligurujo]]. En [[729]] forpelis la [[saraceno]]jn sed suferis la rabadon de ĉi tiuj en [[859]] kaj [[880]] kiam ĝi estis bruligita.