Karlo Fajszi: Malsamoj inter versioj

30 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q995659))
Li lernis Esperanton en [[1964]], preskaŭ tuj fariĝis pasia kolektanto. Por financi siajn aĉetojn, li iom post iom vendis siajn posedaĵojn. Li opiniis posedi ĉ. 95 procentojn de ĉiuj Esperantaj eldonaĵoj aperintaj ĝis la [[1970]]-aj jaroj, sed poste, precipe ekde [[1990]], la monmanko malhelpis lian kolektan kaj interŝanĝan agadon. En lia ĉ. 40-mil-era kolekto estas 13 miloj da libroj, 18 miloj da periodaĵoj grandparte binditaj kaj miloj da diversaĵoj (ekz. fotoj, filatelaĵoj, medaloj, insignoj, afiŝoj, flagoj).
 
La kolekto de Fajszi ricevis en [[1982]] ŝtatan protekton kiel [[Kolektaĵo de Fajszi]], sed preskaŭ nenian ŝtatan apogon. Tiun ĉi kolekton aĉetis la hungara ŝtato en la jaro [[2001]] celante transdoni ĝin al la Tutlanda Fremdlingva Biblioteko de Hungario post la morto de Fajszi.
 
Li loĝis en urbocentra, sesĉambra loĝejo, oblikve fronte al la Budapeŝta Operdomo. Li ĉiam volonte akceptis vizitantojn kaj esplorantojn, kiuj ĝuis tra pli ol tri jardekoj la gastamon kaj helpemon de Fajszi.
190 874

redaktoj