Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

61 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
foto
'''[[Géza]] von Bolváry''' [fon bolvAri], kompleta nomo '''Géza Maria von Bolváry-Zahn''', [[hungare]] '''Bolváry Géza''', (naskiĝinta la [[26-an de decembro]] [[1897]] en [[Budapeŝto]]; mortinta la [[11-an de aŭgusto]] [[1961]] en [[Munkeno]]<ref>laŭ Deutsches Bühnen-Jahrbuch. 1963 Theatergeschichtliches Jahr- und Adressbuch. 71-a jarkolekto. Berlino, p.75, aliaj fontoj ankaŭ indikas kiel mortodato la 10-an de aŭgusto.</ref>) estis [[hungarujo|hungara]] [[aktoro]], [[scenaristo]] kaj [[reĝisoro]]. Lia [[edzino]] estis [[Ilona Mattyasovszky]].
[[Dosiero:Bolváry Géza.jpg|eta|<center>Géza von Bolváry]]
 
== Vivo ==
Bolváry vizitis en Budapeŝto la reĝan Ludovikan Akademion kaj servis poste ĉe la hungara terarmeo (honved-husaroj). Post la [[Unua Mondmilito]] li forlasis la militservon kiel [[kapitano]]. Poste li perlaboris je la novekestinta hungara filmindustrio. Li komencis sian karieron proksimume 1920 kiel aktoro en diversaj [[silentfilmo]]j, transiris tamen baldaŭ al la firmao ''Star-Film'', kie li unuafoje laboris kiel reĝisoro kaj dramaturgo. En 1922 lin dungis la filmkkartelo ''Emelka'' en [[Munkeno]] por kvar jaroj kiel reĝisoro. Inter 1926 kaj 1928 li laboris en [[Berlino]] ĉe la filmfirmao ''Fellner & Somlo'' kaj iris post tio por unu jaro al [[Londono]] al ''British International Pictures''. Ree en Berlino, li laboris ĝis 1933 ĉe ''Superfilm Berlin'' kaj poste ĝis 1935 ĉe ''Boston Films'', ankaŭ en Berlino. Ekde 1936 Bolváry laboris por pluraj produktofirmaoj en [[Vieno]], i.a. por ''Styria-Film, Terra Film'' kaj ''Wienfilm''. Post la [[Dua Mondmilito]] Bolváry iris al [[Romo]] kaj kreis ĝis 1949 denove kiel reĝisoro por ''Cinopera'' plurajn filmojn. En 1950 li ekloĝis en Munkeno kaj antaŭeniĝis kvar jarojn al ptroduktestro de la firmao ''Starfilm''. Inter 1920 kaj 1958 li reĝisoris je 100 filmoj kaj verkis foje ankaŭ filmscenarojn. Liaj lastaj fimoj ekestis en 1958. En la aĝo de 63 Géza von Bolváry mortis la 10-an de aŭgusto 1961 en Altenbeuern ĉe [[Rosenheim]]. Bolváry laboris krome post la Dua Mondmilito kiel opereto-reĝisoro ĉe la [[Popola Operejo de Vieno]].
103 285

redaktoj