Handikapo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 62:
 
La malkapabluloj trovas tre malfacile laborpostenojn, kaj vivas je [[subvencio]]j donitaj de la lando aŭ de aliaj institucioj, aŭ laboras ĉe specialaj laborejoj kiun subtenas la [[ŝtato]]; do ili estas tre malriĉaj. Oni povus helpi ilin per internaciaj normoj kunordigitaj integritaj laborejoj.
 
La [[Internaciaj Rulseĝulaj kaj Amputulaj Sportoj]], aŭ en angla ''International Wheelchair and Amputee Sports (IWAS) World Games'' (aŭ ''IWAS World Games'', tio estas '''IWAS Mondaj Ludoj''' aŭ IRAS) estas mult-sporta konkurenco por atletoj kun miskapablo, kiu laŭ la iama nomo de ''International Stoke Mandeville Games'' aŭ ''Internaciaj Ludoj Stoke Mandeville'' estis la antaŭaĵo de la [[Paralimpiko]]. Tiu konkurenco estis iam konata kiel ''World Wheelchair and Amputee Games'' aŭ ''Mondaj Rulseĝulaj kaj Amputulaj Ludoj'', la ''Stoke Mandeville Wheelchair Games'' aŭ ''Rulseĝulaj Ludoj Stoke Mandeville'', la ''Stoke Mandeville Games'' aŭ ''Ludoj Stoke Mandeville'', la ''World Wheelchair Games'' aŭ ''Mondaj Rulseĝulaj Ludoj'', kaj en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj estis ofte referencataj kiel la ''Wheelchair Olympics'' aŭ Rulseĝula Olimpiko. Tiuj ludoj estis origine okazintaj en [[1948]] fare de la neŭrologo Sir Ludwig Guttmann, kiu organizis sportan konkurencon por veteranoj de la [[Dua Mondmilito]] kiuj estis suferintaj vundojn ĉe la [[mjelo]] okazonta en la rehabilitaj instalaĵoj de la Hospitalo Stoke Mandeville en [[Aylesbury]], [[Anglio]], kiu okazis samtempe kun la unua post-milita [[Somera Olimpiko]] okazanta en [[Londono]].
 
==Diskriminacio kontraŭ malkapabluloj==