Vojkampa atletiko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Vojkampaj konkurencoj aperis en la fino de la 19a jarcento kaj estis tipe partoprenitaj de atletoj kiuj estis reprezentantoj de rivalaj [[eduko|edukaj institucioj]], [[armeo|militistaj organizoj]] kaj [[sportoklubo]]j.<ref name="IAAFintro">[http://www.iaaf.org/aboutiaaf/history/index.html History – Introduction]. [[IAAF]]. Alirita la 25en de Marto 2010.</ref> Partoprenantaj atletoj povas konkurenci en unu aŭ pliaj eventoj, laŭ siaj fakoj. Virinoj kaj viroj konkurencas separate. Vojkampa atletiko okazas kaj subtegmente kaj ekstertegmente, kaj subtegmente ĉefe okazas en [[vintro]], dum la ekstertegmentaj eventoj estas okazigitaj ĉefe en [[somero]]. La sporto estas difinita laŭ la ejo kie okazas la konkurenco – nome la vojkampa [[stadiono]].
 
==Tipoj==
Vario de [[kurado|kuraj]] eventoj okazas en la gamo inter tri divers-distancaj kategorioj: nome eventoj por [[Kurtadistanca kuro|kurta]], [[mezdistanca kurado|mez-distanca]], kaj [[Longdistanca kuro|longdistanca kurado]]. [[Stafeto (sporto)|Stafetaj teamoj]] konsistas el po kvar kuristoj, kiu devas transpasi bastoneton al samteamano post specifita distanco kun la celo esti la unua teamo finonta. Eventoj de [[barierokuro]] kaj de [[obstaklokuro]] estas variaĵo de [[kurado]] en kiuj atletoj devas superi barilojn survoje dum la kurkonkurenco. La stadionaj eventoj dividiĝas en du tipoj – nome konkurencoj de saltado kaj ĵetado. En ĵetaj eventoj, atletoj estas mezuritaj laŭ kiom for ili lanĉas jetaĵon, kaj la komunaj eventoj estas la ĵeto de [[globoĵeto|globo]], [[Diskoĵetado|disko]], [[Lancoĵeto|lanco]], kaj [[Martelĵeto|martelo]]. Estas kvar oftaj salteventoj: nome [[longosalto]] kaj [[trisalto]] estas konkurencoj en kiuj oni mezuras la horizontalan distancon kiun atleto povas salti, dum la [[altosalto]] kaj la [[stanga altsalto]] estas decidita laŭ la atingita alto. Kombinitaj eventoj, kiuj inkludas la [[dekatlono]] (tipe konkurencitaj de viroj) kaj [[heptatlono]] (tipe konkurencitaj de virinoj), estas konkurencoj en kiu atletoj konkurencas en nombraj diferencaj eventoj de vojkampa atletiko.
 
==Konkurencoj==
La plej prestiĝaj konkurencoj de vojkampa atletiko okazas ene de atletikaj ĉampionecoj kaj de atletikaj programoj je [[Multasporta evento|multasportaj eventoj]]. La atletiko en [[Someraj Olimpikoj]], en [[Atletika Monda Ĉampionado]], en [[Someraj Paraolimpikoj]] kaj en [[Monda Para-atletika Ĉampionado]], estas la plej altaj kaj plej prestiĝaj niveloj de konkurenco en vojkampa atletiko. Eventoj de vojkampa atletiko estas la plej elstara parto de ĉefaj atletikaj ĉampionecoj kaj multaj famaj atletoj ene de la sporto atletiko venas el tiu fako. Ne tiom gravaj eventoj de vojkampa atletiko estas troviĝantaj en la nivelo de naciaj ĉampionecoj kaj en laŭinvitaj eventoj de vojkampa atletiko. La eventoj gamas el elitaj konkurencoj – kiaj tiuj de la serio de la [[IAAF Diamanta Ligo]] – al bazaj eventoj por ĉiuj, inter-sportaj klubaj eventoj kaj lernejaj eventoj, kiuj formas la radikjon de la vojkampa atletiko.