Maoria lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lingviko
Linio 22:
== Origino ==
La maoria lingvo estas polinezia lingvo, proksime rilata al tiuj de la Kuk-Insularo, la insuloj de Franca Polinezio kaj Havajo. Ĝi estas malpli proksima al tiuj de Samoo, Niue kaj Tongo. Moderna esplorado montras ke la polineziaj lingvoj plej probable devenis de la lingvo de la indiĝenoj de Tajvano. Ĝi ne havis skribitan formon antaŭ proksimume 1840. La maoria lingvo estas oficiala lingvo en Nov-Zelando, kaj ĝi estas uzata de tempo al tempo en kortumoj, la parlamento kaj aliaj oficialaj aferoj.
 
== Lingviko de la maoria lingvo ==
La unua verko pri la maoria lingvo publikiĝis en 1820.<ref>A Grammar and Vocabulary of the Language of New Zealand, Church Missionary Society, England, 1820</ref> En 1969 Bruce Biggs eldonis sian novan gramatikan teorion kaj simpligis la klasifikon de maoriaj vortoj.<ref>Let's Learn Maori, Bruce Biggs, Reed,1969</ref>
La plej ampleksa priskribo de la gramatiko de la maoria estas tiu de Winifred Bauer (1997)<ref>The Reed Reference Grammar of Māori, Winifred Bauer, Reed, Auckland, 1997</ref> Alia grava lingvika verko estas tiu de Ray Harlow (2001 kaj 2015)<ref name="harlow">A Māori Reference Grammar, Ray Harlow, Pearson Education, Auckland, 2001 kaj 2015</ref>. David Karena-Holmes prezentis malpli longan priskribon.<ref name="karena">Māori Language – Understanding the Grammar, David Karena-Holmes, Pearson, 1995, 1997, 2006</ref>
 
== Alfabeto kaj prononcado ==
''a, ā, e, ē, h, i, ī, k, m, n, ng, o, ō, p, r, t, u, ū, w, wh''