Elektra kurento: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e linioj ---> lineoj
Linio 5:
La [[rapido]] de moviĝo de [[ŝargo]]portaj eroj (en normala konduktilo tiuj partikloj estas [[elektrono]]j) dependas interalie de materialo de la [[konduktanto]], de la [[maso]] kaj ŝargo de la [[partiklo]]j, kaj de la [[tensio]] pelanta la ŝargojn. Ĝi estas multe malpli granda ol la rapido de lumo. Malgraŭ ĉi tio, la rapido de disvastiĝo de elektra kurento (de [[energio]] kaj de eventuale kunportata [[signalo]]) egalas la [[lumrapido]]n, do la rapidon de fronto de [[elektromagneta ondo]].
[[Dosiero:Electricalgrid.jpg|eta|La elektran energion oni transmisias kutime per kondukt[[lineo]]j sur turoj.]]
==PrskriboPriskribo==
En la praktikaj aplikoj de elektro oni distingas [[rekta kurento|rektan kurenton]], kiu fluas, eventuale kun varia intenso, daŭre en sama direkto, kaj [[alterna kurento|alternan kurenton]], kies direkto periode ŝanĝiĝadas. La plejmulto de la monde uzata energio estas provizata en formo de 50- aŭ 60-[[herco|herca]] alterna kurento. Por fari rektan kurenton el alterna kurento oni uzas [[rektifilo]]jn. Rektan kurenton oni iam nomas ankaŭ kontinua kurento, sed tiu nomo estas nebona, ĉar ankaŭ alterna kurento estas plej ofte seninterrompa, el la vidpunkto de utiliganto. Konstanta kurento estas tia rekta kurento, kies intenso ne ŝanĝiĝas, aŭ kiun almenaŭ provizas fonto kun konstanta tensio.