Col·lectiu Wilson: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'Col·lectiu Wilson aŭ kolektivo Wilson estas grupo de ses katalunaj profesoroj kun monda reputacio, kies celo estas “kontribui al la debato pri la memdetermino de Katalunio ku...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 01:10, 11 jun. 2017

Col·lectiu Wilson aŭ kolektivo Wilson estas grupo de ses katalunaj profesoroj kun monda reputacio, kies celo estas “kontribui al la debato pri la memdetermino de Katalunio kun la celo ke ĝiaj civitanoj povu libere decidi sian futuron, sen timo kaj sen minacoj”. Ĝi estis fondita de la profesoroj pri ekonomio Pol Antràs (Harvard), Jordi Galí (Universitat Pompeu Fabra), Gerard Padró (LSE), Xavier Sala-i-Martín (Columbia), Jaume Ventura (Universitat Pompeu Fabra) kaj de la profesoro pri politikscienco kaj publikaj aferoj Carles Boix (Princeton), kun la celo alporti fidindajn informojn kiuj dementu la minacojn kaj troigojn kiujn la kontraŭstarantoj de la sendependeco de Katalunio dissemas. La nomon oni prenis de la usona prezidento Woodrow Wilson, kiu ricevis la Nobel-premion pri paco en 1919 kaj estis unu el la plej fervoraj defendantoj de la rajto je memdeterminado.