Greka lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 84:
 
La [[grek-kalabra lingvo]] ankaŭ konata kiel grika lingvo estas greka lingvo rimarkinde malsama al la moderna greka kiu apartenas al la grek-itala lingvogrupo el la modernaj grekaj lingvoj. Nuntempe la grekkalabria lingvo estas parolata en naŭ urboj de la eta teritorio de la suda ekstremo de Kalabrio nomata Bovezio, kiuj estas Bova Superiore (ĉefa loĝloko kiu nomigas la teritorion), Roghudi, Gallicianò, samkiel Chorìo di Roghudi, Bova Marina, kaj en la urbo Regio de Calabria en la kvartaloj San Giorgio Extra kaj Rione Modena. Ekzistas ankaŭ informoj kiuj diras ke centoj da parolantoj ankaŭ troviĝas en la kvartaloj Arangea kaj Sbarre, en Regio de Calabria, kaj malpli granda kvanto en Melito di Porto Salvo, precipe danke al la elmigrado el Roghudi kaj Chorìo post la inundoj okazintaj en 1971. Ĉirkaŭ 2.000 personoj parolas ofte kaj komprenas la lingvon kaj aliaj 3.000 personoj ĝin komprenas kaj parolas, kaj estas ilia gepatra lingvo, sed ne estas la ĉiutaga lingvo, kaj nur 50 el ili estas malpli ol 35jaraĝa, malgraŭ la penoj de kulturaj asocioj kaj administraj agentejoj. En Bova nuntempe multaj studas la modernan grekan anstataŭ ol grika.
 
[[Moderna Greka literaturo]] referencas al la literaturo verkita en komuna moderna greka, aperante el la epokoj de la fino de la Bizanca Imperio en la 11a jarcento. Dum tiu periodo, la parola greka iĝis hegemonia en la verkita tradicio, ĉar demotiko iĝis uzata pli kaj pli super la Atika parolmaniero kaj super la reformita katarevuso.
 
== Influo en Esperanto ==