Leutenberg: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 22:
==Historio==
La dinastio de Lutenburg unue menciitis en 1187; ties vilaĝo malsupre de la burgo estiĝis en la 13-a jarcento (endokumenta mencio kiel urbo estas de 1326). Inter 1326-1564 la burgo estis residejo de flanka linio de la grafoj de [[Kastelo Schwarzburg|Schwarzburg]]. En la najbara vilaĝo [[Hockeroda]] troviĝis la kuprofandadejo Saigerhütte Leutenburg: ĝi estis tiam la plej lukra ercprilabora entrepreno de tuta Meza Germanujo. Fajrego de 1800 detruis ĉion krom la burgon Friedensburg, ankaŭ la [[dominikanoj|dominikana]] monaĥejo kiu funkciis inter 1395 kaj 1533. Sekvis rekonstruo de la urbokerno sur tute rektangula horizontala projekciaĵo.
== Geografio ==
Leutenberg estas urbo ĉe la rivero [[Sormitz]], flanka rivero de [[Loquitz]], meze de la Naturparko Thüringer Schiefergebirge-Obere Saale. La urbo havas naŭ kvartalojn:
* Dorfilm
* Herschdorf
* Hirzbach
* Kleingeschwenda
* Leutenberg
* Landsendorf
* Munschwitz
* Schweinbach
* Steinsdorf
Kvar aliaj regionoj ne formas propran kvartalon: Grünau, Löhma, St. Jakob, Unterhütte/Oberhütte. Ĉirkaŭ Leutenburg estas sep valoj, nome:
* Hüttengrund (Kiesbachtal)
* Sormitztal
* Lemnitztal
* Ilmtal
* Herschdorfer Tal
* Kalkgrubental
* Hinktal
 
==Vidindaĵoj==
===Kirko Sankta Maria Magdala===