Örs vezér tere (metrostacio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
metrostacio
 
finredakto
Linio 31:
}}
La '''Örs vezér tere''' [orŝ] estas tersurfaca [[metrostacio]] (finstacio) en [[Budapeŝto]]. La nomo venis de la apuda [[placo]] (Örs estis nebula historia figuro). Komence nomo de la metrostacio estis '''Fehér út''' (=[[strato]] Fehér), sed poste la menciita placo iĝis unu el la plej grandaj trafikaj centroj de Budapeŝto, tial la pli nova nomdonanto estis Örs vezér.
[[Dosiero:Osen2012 204.jpg|eta|maldekstre|<center>Unu el la nuntempaj elirejoj]]
 
== Historio ==
Oni komencis konstrui la duan metrolinion en [[1950]], sed laŭ la iama plano la finhaltejo estintus [[Puskás Ferenc Stadion (metrostacio)|Népstadion]], en Örs vezér tere daŭre trafikis la interurba [[tramo]]. En fino de la [[1960-aj jaroj]] oni komencis konstrui tiun ĉi etapon. La unua [[itinero]] estis inaŭgurita en [[1970]], sed la finhaltejo jam estis Fehér út, ĉar intertempe grandaj loĝkvartaloj estis konstruitaj ĉe la placo. Por ŝpari monon, la finhaltejo estis tersurfaca, ja sufiĉa loko estis ĉe la placo. En [[2007]] plenaj renovigaj laboroj okazis, eĉ la stacidomo ricevis novan vizaĝon. Ĝis [[2012]] la [[vagono]]j devenis el [[Sovetunio]], poste pli modernaj vagonoj funkcias.
 
== Stacidomo ==
La stacidomo situas sola laŭ la menciita placo, la pasaĝeroj trovas subirejon antaŭ la stacio, kiu faras kontaktojn kun la interurbaj tramoj kaj aliaj trafikiloj. La stacio havas 2 en/elirejojn al la sama direkto. La konstruaĵo estas tre simpla, meze estas la insula [[perono]], apude po unu [[trako]]j. Komence estis jam tria trako por kontakto al la tersurfaca [[remizo]], sed depost 2007 ĝi akceptas ankaŭ trafikantajn vagonojn. En la perono komence estas malgranda domo por la kasoj, poste malgranda bakejo kaj niĉo por [[gazeto]]j.
 
== Kontaktoj ==
La placo faras kontaktojn kun 2 interurbaj tramoj, ordinaraj tramoj, [[aŭtobuso]]j kaj [[troleo]]j. En la placo funkcias 3 vendejegoj kaj kuracejo.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Metroo de Budapeŝto]]
* [[Metrostacioj de Budapeŝto]]
 
== Fontoj ==
{{Commonscat|Örs vezér tere metro station}}
* [http://www.metros.hu/vonal/jellemzok_m2.html]
* [http://www.metros.hu/vonal/felujitas_m2.html]
<gallery mode=packed>
Budapest, metró 2, Örs vezér tere, 3.jpg|La metrostacio nun
Örs vezér tere, Budapest metro2.JPG|La perono
</gallery>
{{Metroo de Budapeŝto}}
 
[[Kategorio:Metrostacioj de Budapeŝto]]