Pubereco: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 47:
 
== Sociaj aspektoj kaj riskoj ==
La seksa maturiĝo venas multe pli frue, ol la socia maturiĝo. Socia maturiĝo signifas kapablon garantii proprajn vivrimedojn kaj vivrimedojn por elteni la [[familio]]n, kapablon memstare vivi en la socio kaj adaptiĝi al vivkomunumo. Kutime la socia maturiĝo dependas de klerigado, edukado, akiro de profesio, akiro de loĝloko kaj helpo de gepatroj. Aliflanke la seksa maturiĝo vekas fortegajn instinktojn de [[reproduktado]]: [[amo]] kaj [[seksumado]], kiu foje kondukas al antaŭtempa gravedo. Antaŭtempa gravedo ne estas dezirinda pro multaj sociaj kialoj. Krom gravedo, seksumado povas konduki al seksotransdonataj malsanoj. Laŭ la moderna vidpunkto kristaliĝinta el multjara socia sperto la ĝusta vojo por eviti nedezireblajn konsekvencojn de seksumado ne estas malpermeso de seksumado, sed defendita seksumado per uzo de [[kondomo]]. Por tio estas grava la [[seksa klerigadoedukado]] de gejunuloj.
 
La sukceson de seksa klerigo decidas la akceptemo de kondomo, precipe flanke de junuloj. Ofte la junuloj, foje eĉ junulinoj rilatas al kondomo malamike malgraŭ la provoj de konvinko. La plej praktika vojo de eduki amikemon al kondomo estas ekzerco de uzo en eksterseksaj cirkonstancoj dum komenco de seksa maturiĝo. La junuloj, kiam akiras kondomon, emas ja "almezuri", "surprovi" ĝin kaj la surprovo kutime finiĝas kun masturbado. Tio kreas reflekson, kiu ligas orgasmon al kondomo kaj iusence transformas kondomon en [[seksa fetiĉo (amoro)|seksan fetiĉon]]. Do disponebleco de kondomo dum komenco de seksa maturiĝo ne estas malĉasto, sed estas multe pli efika por seksa klerigo, ol amaso de vortoj. Depende de nivelo de fido la gepatroj povas doni kondomojn al knaboj aŭ "forgesi" ilin en lokoj alireblaj al knaboj.
 
== Eksteraj ligiloj ==