Fritz Hochwälder: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Fritz HOCHWÄLDER''' (28a de Majo 1911 – 21a de Oktobro 1986) konata ankaŭ kiel Fritz Hochwaelder, estis [[Aŭstrio|aŭstria]] [[dramaturgo]]. Konata pro sia klara prozo kaj fortaj moralismaj temoj, Hochwälder ricevis kelkajn literaturajn premiojn, kiaj la Granda Aŭstria Ŝtatpremio por Literaturo en 1966. Plej el liaj teatraĵoj estis premieritaj en la [[Burgoteatrejo]] en [[Vieno]].
 
Hochwälder verkis teatraĵojn kun socia kaj politika enhavo, uzante historiajn temojn en siaj verkoj. Unu el liaj plej fruaj verkoj nome ''Das Heilige Experiment'' (la sankta eksperimento, 1943) temis pri la perforta malmuntado de la utopia setlejaro de Jezuitoj fare de la hispanoj en [[Paragvajo]] en la 1760-aj jaroj kaj ''Der öffentliche Ankläger'' (la publika akuzisto, 1948) pri la violento de la [[Franca Revolucio]]. La temo de violento estis ĉefa faktoro en sia propra vivo — fakte, sed la enpovigo de [[Naziismo]], Hochwälder ne estus sukcesa dramaturgo.
 
Dum la Dua Mondmilito li fuĝis al Svisio, dum liaj gepatroj estis murditaj en la koncentrejo de Theresienstadt.