Konfesejo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Jesuitenkirche Mannheim Beichtstuhl.jpg|thumb|Konfesprena seĝoKonfesejo en la preĝejo de la Jezuitoj en [[Mannheim]].]]
 
'''Konfesejo''' (alia nomo: '''konfesprena seĝo''') estas deviga meblaro de [[romkatolika Eklezio|romkatolikaj]] preĝejoj. Ĝi estas ligna meblo, kie sidas la pastro por aŭskulti konfesantojn: la klasika loko por konfespreno kaj [[indulgenco]], tamen ne la ununura ebla<ref>Kan. 964 de [[Codex Iuris Canonici|CIC]] en la latina originala versio: ''§ 1. Ad sacramentales confessiones excipiendas locus proprius est ecclesia aut oratorium. § 2. Ad sedem confessionalem quod attinet, normae ab Episcoporum conferentia statuantur, cauto tamen ut semper habeantur in loco patenti sedes confessionales crate fixa inter paenitentem et confessarium instructae, quibus libere uti possint fideles, qui id desiderent. § 3. Confessiones extra sedem confessionalem ne excipiantur, nisi iusta de causa.''</ref>.
 
Laŭ la epokoj kaj lokoj, ĝi alprenas diversajn strukturojn, tre ofte ege artaj, konsiderinte la gravon de la [[konfesio]] por la katolika [[teologio]]. Plej ofte viroj venas konfesi rekte al la antaŭa parto de la seĝego sen baro inter li kaj la pastro, ĉiukaze oni uzas tie vualon aŭ kurteneton. Virinoj venas konfesi flanke de la sidanta pastro kun du baroj nome kurteneto kaj [[ĵaluzio]] por eviti seksan alproksimiĝon.