Venceslao la 1-a (duko de Bohemio): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Moldur (diskuto | kontribuoj) |
Moldur (diskuto | kontribuoj) Informkesto reganto |
||
Linio 1:
{{apartigila paĝo|Venceslao}}
{{Informkesto reganto
| titolo =[[Listo de regantoj de Ĉeĥio|Reganto de Bohemio]]
| regado =?-[[935]]
| antaŭulo = [[Vratislav la 1-a]]
| sekvanto =[[Boleslao la 1-a (Bohemio)|Boleslao la 1-a]]
| dato de naskiĝo = ĉ. 908
| dosiero = Olomouc, Zdíkův palác, svatý Václav.jpg
| priskribo de dosiero = Sankta Venceslao (statuo en [[Olomouc]])
| kesteroj = {{informkestero sanktulo
| titolo = Sanktulo
| patroneco = Bohemio
}}
}}
'''Sankta Venceslao''' (naskiĝis en 903, 908 aŭ 910, verŝajne en [[Stará Boleslav]], laŭ aliaj en [[Stochov]], tamen certa estas nenio; mortis la [[28-an de septembro]] 929 aŭ 935 en Stará Boleslav) estis la unua el kvar Venceslaoj (ĉeĥe ''Václav'') el la dinastio de [[Přemyslidoj]] (regantoj de [[Bohemio]]). Li fariĝis la nacia sanktulo de Bohemio kaj [[Ĉeĥio]].
Linio 7 ⟶ 18:
[[Dosiero:Svaty Vaclav a Svata Ludmila - glass window.jpg|left|thumb|200px|Venceslao la Sankta kaj lia avino Ludmila la Sankta en preĝejo de s. Cirilo kaj Metodo en Olomouc. Sur la ŝildo estas videbla aglino kiel armorio de Přemyslidoj.]]
Li estis filo de [[Vratislav la 1-a]] kaj [[Drahomira]], princa filino de Havolanoj (ĉeelbaj slavoj). Liaj pragepatroj estis la unua historie certa [[Přemyslidoj|Přemyslido]] [[Bořivoj la 1-a]] kaj lia edzino [[sankta Lidia|Ludmila]].
== Kia estis historia princo Venceslao? ==
Linio 22 ⟶ 33:
== Rilato al la orientfranka regno ==
[[Dosiero:Holy Trinity Column - Saint Wenceslaus.jpg|right|thumb|200px|statuo de Venceslao la Sankta sur kolono de la Plej Sankta Triopo en [[Olomouc]].]]
La grava problemo de la regado de Venceslao iĝis la rilato al la orientfranka regno, pli bone dirite al tio, kio restis el ĝi tiutempe, antaŭ ĉio tribaj duklandoj [[duklando Bavario|Bavario]] kaj [[duklando Saksio|Saksujo]]. La rilato estis la rezulto ne nur de lia regado, sed ankaŭ de longdaŭra evoluo en la regiono.
En la jaro 895 agnoskis „ĉeĥaj princoj“ dependon al la orientfranka regno, kies lokon poste okupis Bavario, regata de duko [[Arnulf]] el gento [[Liutpoldidoj]]. La ĉeĥa princlando do orientiĝis dum la regado de la princoj [[Spytihněv la 1-a]] kaj [[Vratislav la 1-a]] al la bavariaj regantoj, kiuj estis rigardataj apogo unue kontraŭ grandmoravia regno, poste antaŭ ĉio kontraŭ Saksujo. La saksaj dukoj ekspansiis orienten kontraŭ la [[ĉeelbaj slavoj]] (jam komence de la 10-a jarcento ili rapide venkis luzaciajn sorabojn), do ili prezentis gravan danĝeron por [[Bohemio]].
Linio 29 ⟶ 40:
En la jaro 929 ekatakis la saksa kaj la bavaria armeoj de nordo kaj sudokcidento Bohemion. La atako estis ne atendita, do la armeoj penetris sen problemoj eĉ al Prago. Venceslao ne deziris la landon detruita kaj prirabita kaj preferis subiĝi. La rezulto estis pago de tiam kutima [[tributo]], kiel kelkajn jarojn poste rimarkis la saksa kronikisto [[Widukind]] el Corvey. Laŭ historiisto [[Palacký]] temis pri ĉiujara pago de 5 cent talentoj da arĝento kaj 120 oksoj. Tiu pago, pri kiu mencias neniu el tiutempaj kronikistoj, sed nur Kosmas, estis ne regule sendata en Bavarion dum regado de [[Karolo la Granda]] kaj [[Lodoviko la Piulo]] (proks. 806 – 840) kaj ŝajne renoviĝis en la j. 895. Nun la pago devus esti transdonata al Saksujo kaj denove eble temis pri bovaro, oro, arĝento k.a. Ĝi ne estis pagenda nur de la regiono regata de Přemyslidoj en la meza Bohemio, sed de la tuta lando, kies reprezentanto estis Venceslao rigardata en la regno (kvankam ekzistis ankoraŭ pluaj „princoj de ĉeĥoj“). Temis do eble pri renovigo de la tributo pagenda jam ekde la jaro 806.
Widukind ankaŭ mencias, ke princo Venceslao „faris sin subulo“ al la reĝo Henriko. La pli malnova historiografio tial deduktis, ke Venceslao faris sin subulo al la regno kaj poste ekis malrapida integrado de la ĉeĥa ŝtato en la regnan kadron. Historiisto Václav (Venceslao) Novotný eĉ erare opiniis, ke temis pri akcepto de feŭda dependo (tiukaze tamen orientfranka reĝo devus konfirmi ĉeĥajn regantojn post ilia surtronigo, kio dum la 10-a jarcento neniam okazis). Fakte temis versimile pri nur persona rilato, analogio de rilato de Henriko la Birdisto al la ceteraj dukoj en la regno, siaspecan aliancon (oni ne povas kompreni la vorton nunepoke), kie unu el la aliancanoj pli alte rangis ol la dua. Tion esprimis ĉikaze la pago de la tributo, kiu estis fakte tributo por paco. Venceslao persone povis dank
Grava parto de la Venceslaa regado estis eklezia demando. Venceslao povis post la firmigo de la rilato kun Henriko postuli donacon de relikvo de [[sankta Vito]] (por tiu ĉi relikvo Venceslao konstruigis en [[Praga burgo]] rotondon de sankta Vito). La alianco de la ĉeĥa princlando kaj Saksujo estis tre nestabila, same kiel nestabilaj kaj nepretaj estis ambaŭ ŝtatformoj.
Linio 35 ⟶ 46:
== Interpretado de la morto de Venceslao ==
Laŭ la legendoj Venceslao la Sankta subtenis [[kristanismo|kristaniĝon]] kaj kverelis kun nekristanaj parencoj. Pro tio kaj pro la subiĝo al germana regnestro [[Henriko la 1-a]] lin murdis lia frato [[
Ne estas duboj pri tio, ke inter princo Venceslao kaj lia malpli aĝa frato Boleslav sparkis konfliktoj. Ekzistas tamen diversaj opinioj, ĉu temis pri demandoj religiaj aŭ ne. Tre versimile ankaŭ Boleslav estis kristano. Ofta interpretado apogas sin pri konsekvencema politiko de princo Venceslao en la procedo de kristanigo de sia lando. Tiuj cirkonstancoj povis kaŭzi kontraŭreagon ĉe parto de ĉeĥaj eminentuloj, rifuzantaj inklinon for de la ĝisnuna pli malpli pagana sociobazo.
Alia interpretado rigardas, sen mencio pri religiaj demandoj, la internan sistemon de la ŝtato kaj parte ankaŭ la Venceslaan rilaton al Saksujo. Komparante la regadon de princoj Venceslao kaj Boleslav oni povas diversigi du konceptojn. Venceslao, venkinte iun ceteran ĉeĥan princon, ne absorbis lian regionon kaj kontentiĝis pri lia formala subula promeso , kiu ofte post foriro de princa bataltaĉmento ne estis plenumata. Boleslav deziris firme priregi la tutan Bohemion, la ceterajn princojn senpovigi kaj starigi ĉie siajn administrantojn, kiuj prenus de la loĝantaro impostojn. Por tiu ĉi mono poste eblus starigi armeon kaj neniigi la dependon al Saksujo. Ĉion ĉi realigis Boleslav regante.
Senescepte ĉiuj legendoj (sed kun ne tute certa motivo) mencias, ke la 28
Unu el eblaj interpretadoj povas aspekti tiel: Tiun matenon la 28
Ĉiukaze, la morto de Venceslao, aŭ ĝi estis rezulto de hazardo aŭ intenco, signifis ŝancon por Boleslav realigi proprajn intencojn. Tiuj estis iam erare komprenitaj „slavaj“ kaj eĉ „naciaj“ kontraste al laŭdira Venceslaa subulemo.
== Venceslaa simbolo ==
Baldaŭ post la morto de Venceslao ekis [[kulto]] pri li. Venceslao la Sankta estas unu el la plej ŝatataj
Ekde la 11-a jarcento li estas konsiderata patrono de Bohemio kaj simbolo de ĝia sendependeco. Lin honoris kaj honoras kaj bohemaj kaj germanaj kristanoj.
Linio 56 ⟶ 67:
Post la translacio de lia korpo, kiu tiutempe egalis al hodiaŭa papa kanonizo, ekestis la unua, nekonservita legendo. Slavistoj konsideras ĝin La Unua malnovslava legendo kaj kongrue kun posta praga tradicio ligas la translacion kun tria jaro post la morto de Venceslao. Kelkaj pli junaj historiistoj (D. Třeštík) male cerbumas pri latina legendo kaj pri malvasta konekso inter tiu ago kaj peno fondi pragan episkopejon dum duono de la sesdekaj jaroj.
Antaŭ la jaro 976 estis certe en medio de Regensburg skribita alia legendo, latina Crescende fide christiana kaj iom poste, fine de la 10
[[Dosiero:Saint Venceslas grave.JPG|left|thumb|kripto de Venceslao la Sankta]]
Parto de la ostaro estas lokita en Praga burgo, en [[katedralo de sankta Vito]]. La kranio iam estas montrata dum solenaj okazoj. Laŭ la ordono de imperiestro [[Karolo la 4-a]] ĝi devus porti, krom la surtroniga ceremonio, la Venceslaan kronon, kiun Karolo simbole donacis al la ĉeĥa sanktulo. La reĝo aliĝis tiel al siaj přemyslidaj antaŭuloj, kiuj jam fine de la 10-a jarcento komprenis Venceslaon patrono de la gento kaj la ĉeĥa lando. Ekde la fino de la 11-a jarcento oni konsideris lin eterna princo de la ĉeĥa lando.
Linio 73 ⟶ 83:
== La mirakloj ==
Unu el la
Ankaŭ orientfranka reĝo Henriko la Birdisto laŭlegende ekvidis Venceslaon eniranta en ĉambron akompanate de du anĝeloj kaj kun brilanta kruco sur la frunto. Kvankam tiumomente li koleris je la ĉeĥa princo, ĉar li malfruiĝis al komenco de la kortega kunveno, kaj ordnoninte al la ceteraj princoj, ke neniu liberigu al Venceslao sidlokon, mem li stariĝis kaj proponis al Venceslao la propran sidlokon.
Linio 84 ⟶ 94:
Pri la vivo de Venceslao la Sankta ekzistas preskaŭ nenia fidinda pruvo. Certas lia nek naskiĝdato nek la dato de lia morto. Oni dubas pri kaŭzoj por lia murdo, diferenca politika opinio de lia frato Boleslav kaj aperis eĉ ideo, ke Boleslav havis neniun fraton, ĉar ambaŭ nomoj signifas la samon (pli multe da famo).
<!--
{{Antaŭuloj-Posteuloj
|POSTENO=[[Listo de regantoj de Ĉeĥio|Reganto de Bohemio]]
Linio 91 ⟶ 101:
|POSTEULO=[[Boleslao la 1-a (Bohemio)|Boleslao la 1-a]]
}}
-->
{{vivtempo|10-a jarcento|10-a jarcento|Venceslao}}
{{projektoj|commonscat=Wenceslaus I, Duke of Bohemia}}
|