Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 486:
:Simile la universitata profesoro pri lingvo-tipoj Wolfgang Schulze, Munkeno, asertis en radio en 2015, ke por Esperanto-parolantoj ekster Eŭropo Esperanto estus "same nealirebla kiel la franca aŭ hispana aŭ itala"<ref>"Zamenhof kannte keine Sprachen Afrikas oder Amerikas, Ostasiens oder Australiens. Das ist, glaube ich, der Nachteil natürlich auch für Esperantisten außerhalb Europas, die sich also mit dieser stark romanisch orientierten Sprachstruktur eigentlich nicht so auskennen, dass für die diese Sprache eigentlich, also genauso unzugänglich ist wie Französisch oder Spanisch oder Italienisch." (Zamenhof ne konis lingvojn de Afriko aŭ Ameriko, orienta Azio aŭ Aŭstralio. Jen, mi kredas, la malavantaĝo kompreneble ankaŭ por Esperanto-parolantoj ekster Eŭropo, ke ili do ne tiel bone konas tiun lingvostrukturon forte orientitan laŭ la latinida modelo, ke por ili tiu lingvo estas iel, nu, same nealirebla kiel la franca aŭ hispana aŭ itala.) [http://www.ats.uni-muenchen.de/personen/professoren/schulze/index.html Wolfgang Schulze], prof. pri ĝenerala kaj tipologia lingvistiko, Munkeno. Bavara Radio BR2, 2015-12-15, proks. 8:18h.</ref>.
* '''Mondlingvo.''' En la Unua Libro Zamenhof klare detaligas, ke li havas tri celojn: Facila lingvo, tuj lernebla lingvo, grandskale uzata, ĝenerala (monda) lingvo<ref>En la angla teksto ekz. la dua celo tekstas: "[http://www.genekeyes.com/Dr_Esperanto.html To enable the learner to make direct use of his knowledge] with persons of any nationality, whether the language be universally accepted or not; in other words, the language is to be directly a means of international communication."</ref>. Estas evidente, ke Zamenhof sukcesis pri la du unuaj celoj - pri la tria la opinioj malsamas, ĉu la projekto malsukcesis aŭ ĉu ĝi ankoraŭ survojas. Estas klare, ke por la lingvo Esperanto ekde la komenco estas tri celoj kaj ne nur la tria, fariĝi mondlingvo. Estas ankaŭ iom nepreciza formulado, ke la lingvo mem havas iujn pretendojn, dum tiujn pretendojn povas havi nur homoj. Tamen ekz. Rodrigo Constantino en brazila reta taglibro skribas en 2010 pri "lingvo kun la pretendo esti mondlingvo"<ref>"[http://rodrigoconstantino.blogspot.de/2010/02/arrogancia-autoritaria.html uma língua com a pretensão de ser a língua MUNDIAL"]</ref>
* '''Lingvo apudflanke de aliaj.''' En neniu deklaro la Esperanto-asocioj proponas Esperanton kiel "solan" lingvon por Eŭropo. Tamen la [[Eŭropa Komisiono]] skribis en 2012: "Kelkfoje oni proponas la latinan aŭ Esperanton kiel solan, tuteŭropan lingvon por EU."<ref name="EU-Komisiono2012">"Wäre eine einzige Sprache für alle eine Lösung? - Die Idee, dass eine einzige Sprache die Lösung für alle sprachlichen Probleme wäre, ist zu simpel. Hin und wieder werden Latein oder Esperanto als einzige, europaweite Sprache für die EU vorgeschlagen. Da allerdings beinahe jeder diese Sprachen von Grund auf neu lernen müsste, wäre diese Lösung sowohl unpraktisch als auch für die Beziehungen zum Rest der Welt nicht sonderlich hilfreich. Die Lehrerausbildung und der Sprachunterricht für 500 Millionen Europäerinnen und Europäer würden außerdem sehr viel Zeit und Geld kosten. Mit ihrem Bekenntnis zur Mehrsprachigkeit macht sich die Europäische Kommission daher für Vielfalt statt für Einförmigkeit stark." (... La edukado de instruistoj kaj la lingvo-instruado por 500 milionoj da eŭropanoj kaj eŭropaninoj aldone kostus tre multan tempon kaj monon. ...) Eŭropa Komisiono, gazetara komuniko (Memo) [http://europa.eu/rapid/press-release_MEMO-12-703_de.htm "Häufig gestellte Fragen: Mehrsprachigkeit und Sprachenlernen"] (Oftaj demandoj: Plurlingveco kaj lingvolernado), 25-a de sept. 2012</ref>
* '''Lerntempo.''' Esperanton oni lernas en proks. triono de la tempo, kiu necesas por la plej multaj eŭropaj lingvoj, kiel montris multaj studoj (kaj kiel scias ĉiu Esperanto-lerninto, kiu lernis ankaŭ aliajn lingvojn). Sekve la lingvo-instruado de Esperanto kostas multe malpli da tempo kaj mono ol por aliaj lingvoj. Tamen la [[Eŭropa Komisiono]] asertis en 2012: "La edukado de instruistoj kaj la lingvo-instruado" de Esperanto "por 500 milionoj da eŭropanoj kaj eŭropaninoj" "kostus tre multan tempon kaj monon."<ref name="EU-Komisiono2012"/>
* '''Facileco.''' Eĉ se estas malfacile kredi tion por homo, kiu eklernis Esperanton aŭ studis nur unu paĝon de Esperanto-lernolibro: Gaston Dorren skribis en sia libro ''Lingo'' (2014), ke "Esperanto estas malfacila" - sen iel ajn aldoni, ke Esperanto estas multe pli rapide lernebla ol ĉiuj aliaj lingvoj prezentitaj en la libro<ref>"[http://www.ipernity.com/doc/158659/36408238 It perhaps comes as a surprise to be told that Esperanto is difficult.]" Gaston Dorren. Lingo: A Language Spotters Guide to Europe. London (Profile Books). 2014, p. 240</ref>.