Norbert Gstrein: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, [[File: → [[Dosiero: per AWB
Linio 9:
Memkritika skribado kun socikritika analizo karakterizas ankaŭ la aliajn verkojn de Gstrein: la rakonto ''Anderntags'' (1989), kies temo estas 'memoro skribanta'; la romanoj ''Das Register'' (1992) kaj ''Selbstportrait mit einer Toten'' (2000) kiel ankaŭ la prozaĵo ''Der Kommerzialrat. Bericht'' (1995). La novelo ''O2'' (1993) malkomponas la rakonton pri la historia okazo de la gasbalonflugo de la svisa fizikisto [[Auguste Piccard]] en 1931 al pluraj memstaraj rakontŝnuroj, pere de muntado kaj perspektivigo.
 
La plej grandan sukceson havis ĝis nun la romano ''Die englischen Jahre'' (1999; premio ''Alfred-Döblin-Preis'' 1999). Li prezentas la postflaradon de la spuroj de la juda verkisto Gabriel Hirschfelder, kiu restis post la fino de la [[Dua mondmilito]] en la ekzilo kaj mortis tie en la 1995-a jaro. Malantaŭ ĉi-tiu biografio kaŝas sin dua, alia persono. El rimarkoj, memoroj kaj internaj monologoj Gstrein kreas rakonton spegulantan la identecproblemkomplekson sur pluraj nivelaj. En 2001 oni aljuĝis al li la [[Literaturpremio de la Konrad-Adenauer-fondaĵo|Literaturpremion de la Konrad-Adenauer-fondaĵo]].
 
La verko ''Handwerk des Tötens'' (2003) estas kortuŝa literatura digesto de la [[Kosova Milito]] kaj priskribas la morton de germanlingva ĵurnalisto dum profesia laboro en eksa Jugoslavujo. Modelo ĉefrolula estis la [[Sudtirolo|sudtirolano]] Gabriel Grüner, kunlaboranto de la germana revuo ''Stern'', kiu mortis en 1999. Al multaj neakceptembaj kritikoj Gstrein respondis per la polemika pamfleto ''Wem gehört eine Geschichte?'' (2004).