Boleslao la 3-a (Bohemio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Informkesto reganto
Linio 1:
{{Informkesto reganto
[[Dosiero:Bolesław III Rudy.jpg|eta|dekstra|Boleslao la 3-a (Bohemio)]]
|POSTENO titolo =[[Listo de regantoj de Ĉeĥio|Reganto de Bohemio]]
| regado = [[999]]–[[1002]]{{-}}denove mallonge dum [[1003]]
|ANTAŬULO antaŭulo =[[Boleslao la 2-a (Bohemio)|Boleslao la 2-a]]
|POSTEULO sekvanto =[[Vladivoj (Bohemio)|Vladivoj]]
| dato de naskiĝo = ''dato nekonata''
| dato de morto = eble [[1037]]
}}
'''Boleslav la 3-a''' nomata La Rufulo (naskiĝis en nekonata jaro, mortis eble en [[1037]] en [[Pollando]]), [[Přemyslidoj|Přemyslido]], [[Ĉeĥio|ĉeĥa]] princo dum la jaroj [[999]] – [[1002]] kaj denove mallonge dum [[1003]], filo de [[Boleslao la 2-a]], frato de princoj [[Oldřich (Bohemio)|Oldřich]] kaj [[Jaromír (Bohemio)|Jaromír]]. Kvankam [[Kosmas]] skribas, ke lia patrino estis princino Emma, laŭ pli novaj esploroj ŝajnas, ke lia patrino estis unua edzino de Boleslav la 2-a, dum Emma estis nur la dua.
 
Boleslaa perforta regado komencis unuan gravan krizon de přemyslida ŝtato, subtenantan de ekesto de ŝtatoj pola kaj hungara. Dum lia ekregado el la regno de liaj avo kaj patro restis nur Moravio, la aliajn regionojn akiris la pola kaj la hungara regnoj. La krizon krome akcelis alianco de imperiestro [[Oto la 3-a (Sankta Romia Imperio)|Oto la 3-a]] kaj pola princo [[Boleslao la 1-a (Pollando)|Boleslav la 1-a]] la Brava.
* [[1001]] – forfuĝo de Jaromír (laŭ ordono de la princo eksvirigita) kaj Oldřich eksterlanden
* [[1002]] – [[ribelo]] kontraŭ Boleslav la 3-a, li devis fuĝi al la pola Boleslav. Poste laŭ invito de ĉeĥaj gravuloj kelkajn monatojn regas sekretplena princo Vladivoj, ĝis nun ankaŭ en Pollando. Ŝajnas, ke li apartenis ankaŭ al Přemyslidoj, sed la rilato ne estas konata.
* [[1003]] (januaro) Post la morto de Vladivoj la pola princo helpis al Boleslav la 3-a reveni al la regado. Boleslav ja promesis pardonon al siaj antaŭaj kontraŭuloj, tamen li ordonis (la 9-an de februaro) formurdi la genton [[Vršovci]] kaj laŭ kronikoj li mem senkapigis iun el ili, nome sian propran bofilon. Sekvis denova ribelo. La pola princo venigis sian protektaton en Pollandon, blindigis kaj karcerigis lin. Printempe Boleslav la 1-a la Brava kun sia armeo penetris en Bohemion kaj ekregis mem ĝis aŭtuno [[1004]], kiam forpelis lin romia reĝo [[Henriko la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Henriko la 2-a]] kaj surtronigis princon Jaromír. Preskaŭ tridek jarojn Boleslav la 3-a travivis en pola aresto, kie li ankaŭ mortis „de neniu priplorata“. Liaj edzino kaj gefiloj ne estas konataj.
 
{{Antaŭuloj-Posteuloj
|POSTENO=[[Listo de regantoj de Ĉeĥio|Reganto de Bohemio]]
|TEMPO=[[999]]-[[1002]]
|ANTAŬULO=[[Boleslao la 2-a (Bohemio)|Boleslao la 2-a]]
|POSTEULO=[[Vladivoj (Bohemio)|Vladivoj]]
}}
 
[[Kategorio:Naskiĝintoj en la 10-a jarcento]]