'''Esperantujo''' (aŭ '''Esperantio''', kvankam ''-ujo'' estas pli proksima al la kerna signifo “entenanto de”) estas neformala nomo de la [[Esperanto-komunumo|komunumo]] de [[Esperanto]]-uzantoj kaj ties kulturo, de tiuj lokoj kaj institucioj kie la lingvo estas uzata, kvazaŭ temus pri lando<ref>Esperanto estas ''transnacia lingvo,'' kvankam Ethnologue mencias nur Pollandon kiel landon kun [[ethnologue:epo|Esperanto-parolantoj]].</ref>. Kvankam ĝi kompreneble ne okupas propran areon de la [[tero|tersurfaco]], Esperantujon konsistigas 120 landoj el la mondo<ref>[http://uea.org/info/eo/kio_estas_uea “Kio estas UEA?”] Retpaĝo de [[UEA]]</ref>.