Dinastio Lusignan: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 8:
La Lusignananoj estis kelkaj el la francaj nobeloj kiuj amplekse partoprenis la [[krucmilito]]jn. En la 1170-a jardeko, la fratoj [[Guy de Lusignan|Guy]] kaj [[Amalriko la 2-a de Jerusalemo|Amalriko]] atingis [[Jerusalemo]]n, forpelitaj de iliaj posedaĵoj far [[rikardo la 1-a (Anglio)|Rikardo Leonkoro]]. En [[Sankta Lando]] ili alianciĝis kun [[Renaud de Châtillon]], estro de unu el la branĉoj de la reĝlando, konsistanta ĉefe el ĵusalvenintoj, kompare al tiu de [[Rajmondo la 3-a de Tripolo]], formita el familioj establitaj ekde antaŭ [[Outremer]]. En [[1179]] Amalriko fariĝis grafo en la reĝlando, kun la helpo de [[Ines de Courtenay]], patrino de la reĝo. Guy fariĝis reĝo en [[1186]] kiel edzo de la nova reĝino [[Sibila de Jerusalemo]].
 
La regado de Guy ĉiam estas konsiderita kiel kaosa: li estis venkita de [[Saladino]] en la [[batalo deapud Hattin]] ([[1187]]) kaj devis forfuĝi al [[Kipro]] perdinte preskaŭ la tutan reĝlandon. En la insulo, [[rikardo la 1-a (Anglio)|Rikardo Leonkoro]], kiel estro de la [[Tria Krucmilito]], vendis Kipron al Guy, kaj li fariĝis la unua latina reĝo de Kipro. Sukcedis lin Amlariko, kiu ankaŭ estis reĝo de Jerusalemo en [[1197]].
 
La virseksa linio en Oriento malaperis en 1267, per Hugo la 2-a de Kipro, pranepo de Amlariko. Sed Hugo de Antioĥio, kies patrina avo estis Hugo la 1-a de Kipro, prenis la nomon Lusignan, kreante duan linion de la nobela domo, kiu pluvivigis la reĝlandon Kipro ĝis 1489 kaj la [[Jerusalema reĝlando|Jerusaleman reĝlandon]], en [[Akko]], ĝis la forperdo en [[1291]]. En la [[13-a jarcento]] geedziĝis al la familioj de [[Antioĥa princlando]] kaj [[armena reĝlando en Kilikio]].