Tibor Sekelj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 76:
Paralele kun esploradoj, Sekelj sin okupis pri [[arkeologio]] kaj [[antropologio]]. En [[Gvatemalo]] kaj [[Honduro]] li pristudis la [[civilizacio]]n de la [[Majaoj]] kaj vizitis preskaŭ ĉiujn arkeologiajn restejojn. <!-- kaj de la [[Inkaoj]] en [[Peruo]] pri tio li ne rakontas ???-->
 
Alveninte en MeksikioMeksiko en 1953, li estis invitita de alpinistaj kluboj partopreni ekspediciojn ĉar ili konsideris lin majstro pro lia libro ''« Tempestad sobre el Aconcagua »'' kiu furore vendiĝis kaj estis konsiderita kiel manlibro pri montgrimpado. Li do surgrimpis [[Popokatepetlo]]n, [[Istaksiŭatlo]]n kaj multajn aliajn vulkanojn kaj montojn, kaj tiam vere spertiĝis.<ref>« Komence de 1953, kiam mi alvenis al Meksiko, la montgrimpa sporto erupte progresis. Nur en Meksikurbo tiutempe ekzistis cento da montgrimpaj kluboj kun 25 000 membroj. Je manko de lernolibro por tiu sporto, la meksikaj montgrimpantoj malkovris mian libron pri Akonkagvo. Kiel komencanto en tiu sporto, en la libro mi skribis ĉion lernitan surterene, ekde la preparo de la ekspedicio, maniero por uzi la pioĉon, starigo de tendo, ĝis la diversaj specoj de lavangoj kaj la efikoj de la altec-malsano. La libron oni eldonis en Meksiko kaj ĉiu meksika montgrimpanto ĝin konis. El tio sekvis ke oni min tie konsideris montgrimpa majstro kaj la membroj de ĉiu klubo deziris ke mi nepre estu ilia gasto dum unu grimpado, kompreneble la plej malfacila. Tiel mi surgrimpis Popokatepetlon, Ikstaksiuatlon kaj multajn aliajn vulkanojn, montojn kaj izolajn rokojn. Do, vole-nevole, mi fariĝis sperta montgrimpanto.» Sekelj T., ''Mondo de travivaĵoj'', Edistudio, 1981, paĝo 20</ref> Interesa esploro estis trapenetro tra la fluejo de subtera rivero [[San Jerónimo]] kiu boras al si 14-kman vojon en la interno de monto.
 
=== Pluaj mondvojaĝoj baziĝinte el Eŭropo 1954-1988 ===