Viena Cirklo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Eingang Mathematisches Kolloquium.TIF|thumb|Enirejo al la Matematika Seminario ĉe la Universitato de Vieno, Boltzmanngasse 5. Kunvenejo de la Viena Cirklo.]]
La '''Viena Cirklo''' ({{lang-de|Wiener Kreis}}) de [[Logiko|logika empiriismo]] estis grupo de [[filozofo]]j kaj [[sciencisto]]j el la fakoj de [[Naturscienco|naturaj]] kaj [[Socia scienco|sociaj sciencoj]], [[logiko]] kaj [[matematiko]] kiuj kunsidis regule el 1924 al 1936 ĉe la [[Universitato de Vieno]], estre de [[Moritz Schlick]].
 
Ĝi estis scienca kaj filozofia organismo formita de Moritz Schlick (germano) en [[Vieno]], [[Aŭstrio]], en [[1921]] kaj malformita definitive en [[1936]]. Tiu movado, kun la origina nomo de ''Cirklo de Vieno por la scienca konceptigo de la mondo'', okupiĝis ĉefe pri la logiko de la scienco, konsiderante la filozofion kiel fako destinita al distingo inter kio estas scienco kaj kio ne estas tio, kaj pri la prilaborado de komuna lingvaĵo por ĉiuj sciencoj. Elstaras ties sinteno radikale kontraŭmetafizika kaj ties logika koncepto pri la matematiko. Ĝi organizis la unuan internacian kongreson de epistemologio en [[Prago]] en 1929 kaj fondis la gazeton ''Erkenntnis''.
 
En la aktualo la cirklo de Vieno jam ne plu reprezentas aktivan programon de esplorado, sed ĝi influis forte en la disvolvigo de la [[analiza filozofio]] kaj en la ĵusa historio de la [[filozofio de la scienco]].
 
==Notoj==