Sofoklo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e korektis eraron en anstataŭigo kaŭzita de {{subst:FormatoDato}}
Neniu resumo de redakto
Linio 38:
 
== Vivo ==
La ĉefajprecipaj fontoj el kiuj devenas la biografia informo estas la ''Vivo de Sofoklo'' verkita de anonimulo en la 1-a jarcento, krom disaj fragmentoj troveblaj en la verkoj de [[Plutarko]], Ateneo, [[Aristotelo]] kaj aliaj aŭtoroj. La ''[[Suido]]'' dediĉis al li mallongan artikolon. Ankaŭ aliaj aŭtoroj de la Antikveco, inter kiuj menciindas Duris de Samos, verkis pri li, sed iliaj verkoj ne konserviĝis.
 
Sofoklo, filo de Sofilo, estis riĉa membro de la kampara ''demos'' (malgranda komunumo) de Kolono Hipio en [[Atiko]], kio iĝos poste scenaro por unu el liaj verkoj, kaj li estis verŝajne naskita tie.<ref name=S41/><ref name=Sfrxi>Sommerstein (2007), p. xi.</ref> Li naskiĝis kelkajn jarojn antaŭ la [[Batalo de Maratono]] en 490 a.K.: la preciza jaro estas neklara, kvankam 497/6 estas la plej verŝajnaj.<ref name=S41/><ref>Lloyd-Jones 1994, p. 7.</ref> Sofoklo estis naskita en riĉa familio (lia patro estis produktanto de kirasoj aŭ aliaj armiloj) kaj li estis altagrade edukita. Lia instruisto Lampro, lernigis al li dancon kaj ludadon de la liro. Kiam li estis 16jaraĝa jam estris la ĥoron kiu celebris per peano la venkon de la [[batalo de Salamino]], en la jaro [[-480|480 a. K.]], kie partoprenis ankaŭ lia rivalo [[Esĥilo]] kiel luktanto la saman jaron kiam naskiĝis la alia tragediisto [[Eŭripido]].